Gyula Molnár (klarnetisto)

D-ro Gyula Molnár [djula], laŭ hungarlingve kutima nomordo Molnár Gyula estis hungara klarnetisto, orkestrestro, mezlerneja kaj altlerneja instruisto, ornitologo, fotisto.

Gyula Molnár
Persona informo
Naskiĝo 30-an de januaro 1944 (1944-01-30) (80-jaraĝa)
en Szeged
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo akademiulo
vdr

Gyula Molnár[1] naskiĝis la 30-an de januaro 1944 en Szeged.

Biografio redakti

Gyula Molnár aĝis 9, kiam la klarneto ravis lin, tial li frekventis ankaŭ muziklernejon. Tiutempe li interesiĝis ankaŭ pri birdoj kaj fotado. Dum la gimnaziaj jaroj li fondis orkestron, krome lia unua artikolo kun propraj fotoj aperis en media revuo. Li studis en Universitato Attila József, kie li akiris biologian-kemian diplomon en 1968, baldaŭ li doktoriĝis el ornitologio en 1983. Dum la studentaj jaroj en 1963 li fondis ŝlagrorkestron, sed en la sekva jaro li estis fondinto de Molnár Dixieland Band. Post siaj studoj li instruis biologion. En 1966 lia orkestro partoprenis en festivalo de Salgótarján, poste ili estis aŭdeblaj en Hungara Radio. Iom poste ili muzikadis kune kun Chris Barber, Acker Bilk kaj Tony Scott, sed ankaŭ liaj fotoj konstante aperis. Li havis ĉefpostenon en la ornitologia asocio inter 1986-1994, poste li ekinstruis en la menciita universitato. Li ricevis plurajn premiojn. Lia edzino estas muzikisto.

Lia libro redakti

  • Az én Alföldem (2010)

Fontoj redakti

Referencoj redakti