Gyula Petrovácz [djula petrovAc], laŭ hungarlingve kutima nomordo Petrovácz Gyula estis hungara arkitekto, parlamenta deputito, altlerneja instruisto.

Gyula Petrovácz
Persona informo
Naskiĝo la  25-an de marto 1877(nun 1877-03-25)
en Hungario Óbecse (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Morto en 1953
en Hungario Hungario
Okupo
Okupo arkitekto
vdr

Gyula Petrovácz[1] naskiĝis la 25-an de marto 1877 en Óbecse (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Beĉej en Serbio), li mortis en 1953 ie en Hungario.

Memortabulo pri Gyula Petrovácz

Biografio redakti

Gyula Petrovácz maturiĝis en jezuita gimnazio en Kalocsa en 1894, post 4 jaroj li akiris arkitekturan diplomon en Reĝa Teknikuniversitato József. Post la diplomo li eklaboris en Győr. Li edziĝis en 1900, en la sekvanta jaro li estis instruisto en arkitektura altlernejo en Budapeŝto. Tiutempe li projektis ĉefe preĝejojn kune kun Ernő Foerk. En 1907 li ekhavis postenon en ĉefepiskopejo de Kalocsa. En 1920 li komencis politikadi, iom poste li estis membro de la ĉefurba municipo, inter 1923-1939 li estis parlamentano. Dum la frua socialismo li kaj lia familio estis forigita el Budapeŝto, lia tiutempa vivo estas nekonata. Li ricevis premion de la papo.

 
Memortabulo pri Gyula Petrovácz

Elektitaj kontribuoj redakti

  • A kalocsai érs. főegyhm. újabb templomi építkezései 1907–1911 (1912, kun Ernő Foerk)
  • Földmérés (1914)
  • Huszonöt év a kalocsai érseki főegyházmegye építőmunkájában (1929)

Elektitaj planitaj konstruaĵoj redakti

Memorigiloj redakti

  • Memortabuloj en Kalocsa kaj Budapeŝto

Fontoj redakti

Referencoj redakti