Gyula Rudnyánszky

Gyula Rudnyánszky [djula rudnjAnski], laŭ hungarlingve kutima nomordo Rudnyánszky Gyula estis hungara ĵurnalisto, poeto, membro de Societo Kisfaludy. Lia nobela antaŭnomo estis dezséri [deĵEri], lia dua edzino estis Laura Réthy.

Gyula Rudnyánszky
Persona informo
Naskiĝo 1-an de majo 1858 (1858-05-01)
en Mojzesovo
Morto 8-an de decembro 1913 (1913-12-08) (55-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto vd
Ŝtataneco Hungario vd
Familio
Edz(in)o Laura Réthy vd
Infanoj Endre Rudnyánszky vd
Profesio
Okupo ĵurnalisto • poeto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Gyula Rudnyánszky[1] naskiĝis la 1-an de majo 1858 en Özdöge (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Mojzesovo en Slovakio), li mortis la 8-an de decembro 1913 en Budapeŝto.

Kovrilpaĝo de Gyula Rudnyánszky

Biografio redakti

Gyula Rudnyánszky studis en Reĝa Jura Akademio (Pozono), poste li estis ĵuralisto ekde 1876 en pluraj gazetoj. Inter ili la plej menciindaj estis Vasárnapi Ujság. En 1905 li migris al Usono, kie li fondis hungarlingvajn gazetojn. Paŝo post paŝo li blindiĝis, en 1912 li hejmenvenis jam plene blinda. Li eldonis sian lastan poemaron, kiun eĉ Endre Ady laŭdis. Li edziĝis dufoje kaj havis 5 gefilojn.

Ŝiaj volumoj (elekto) redakti

  • Fanny dalai (1877)
  • Fényben-árnyban (poemoj inter 1876-1886)
  • Költemények (poemaro, 1892)
  • Petőfi (teatraĵo, 1899)
  • 48 magyar vers (poemoj, 1905)
  • Napszállat felé (lasta poemaro, 1913)

Fontoj redakti

Referencoj redakti