Gyula Telegdy
Gyula Telegdy [djula telegdi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Telegdy Gyula estis hungara kuracisto, profesoro, membro (korespondanta en 1990, ordinara en 1995) de Hungara Scienca Akademio.
Gyula Telegdy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 5-an de junio 1935 en Sibiu |
Morto | 4-an de januaro 2023 (87-jaraĝa) |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Medical University of Pécs |
Okupo | |
Okupo | kuracisto • neuroendocrinologist • lektoro • akademiulo |
Gyula Telegdy [1] naskiĝis la 5-an de junio 1935 en Rumanio en Sibiu kaj mortis la 4-an de januaro 2023.
Biografio redakti
Gyula Telegdy apartenis al la hungara minoritato en Rumanio. Li frekventis universitaton en Pécs inter 1953-1959, poste li eklaboris en la universitata instituto. En la studjaro 1964 li esploris en Usono helpe de stipendio, post jaroj en Svedio. En 1975 li doktoriĝis antaŭ la akademio. En la sama jaro li ekinstruis en universitato de Szeged, kie li estis ankaŭ katedrestro, inter 1985-1990 dekano, inter 1997-2000 vicrektoro. Li longe redaktis fakrevuojn, ekzemple Neurobiology. Li havas edzinon, kiu naskis 3 gefilojn. Li ricevis premiojn inter 1984-2004.
Verkaro (elekto) redakti
- Placental Transfer and Interpretation (1981)
- Az endokrin rendszer kórélettana (1988)
- Neuropeptidek szerepe a központi idegrendszer működésében (1990)
- Tanulás és memóriafolyamatok neurohumorális szabályozása (1995)