Gyulakeszi
Gyulakeszi (djulakesi) estas malgranda vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en Veszprém (departemento), en subregiono de Tapolca. Gyula estas malnova alta rango kaj samtempe Julio, keszi estas hungara tribonomo, unu el la 7 triboj.
Bazaj informoj redakti
- Areo: 10 km²
- Loĝantaro: 720
- Poŝtkodo: 8286
- Telefonprefikso: 87
Situo redakti
La vilaĝo situas sur ebenaĵo, sub iama vulkano Csobánc, laŭ flankovojoj. Tapolca troviĝas 4 km-ojn for.
Historio redakti
La unua mencio devenis el 1180 en formo Kesző. En 1869 incendio okazis.
Vidindaĵoj redakti
- iama fortikaĵo de Csobánc, kiun la turkoj neniam povis havi
- katolika preĝejo el la 18-a jarcento, rekonstruita post la incendio
- kapelo omaĝe al Sankta Donato
- kastelo de Eszterházy el la 18-a j.c.
- kastelo de Csigó (ĉigO) el la 18-a j.c.
Komunumoj de "Keszi" en Hungara reĝlando redakti
Bátorkeszi | Budakeszi | Dunakeszi | Gyulakeszi | Ipolykeszi | Keszi |
Kiskeszi | Kőkeszi | Nagykeszi | Papkeszi | Sárkeszi |