Gzip

libera dosiero-densigilo de GNU

Gzip (GNU Zip) estas GNUa komputila programo-densigilo, libera anstataŭaĵo por la programo compress.

Gzip
densigilo • GNU-pakaĵo • libera programaro vd
Dum 1992 - nekonata/nuntempe
TTT Oficiala retejo
vdr

Gzip estas bazita sur la datumdensiga algoritmo 'deflate', kiu estas kombino de LZ77 kaj Enkodado de Huffman. 'Deflate' estis verkata ĉar pro patentoj oni ne povis libere verki programojn kiuj uzus LZW kaj iujn aliajn datumdensigajn algoritmojn, do 'compress' kaj aliaj programoj estis malfacile uzeblaj laŭleĝe en kelkaj landoj.

Por faciligi verkadon de programaro kiu bezonas densigi datumojn, estis kreita la biblioteko Zlib. Ĝi subtenas la dosierformaton Gzip kaj densigon per 'deflate'. La biblioteko estas vaste uzata, ĉar ĝi estas malgranda, rapida kaj kapabla.

La aranĝo Zlib por densigita datumo, la algoritmo 'deflate' kaj la dosierformato Gzip estas normigitaj respektive kiel RFC 1950, RFC 1951 kaj RFC 1952.

Eksteraj ligiloj redakti