Hédy Schneider [hEdi ŝnejder], laŭ hungarlingve kutima nomordo Schneider Hédy estis hungara-nederlanda klasika pianisto. Ŝia persona nomvarianto estis Hedvig.

Hédy Schneider
Persona informo
Naskonomo Schneider Hedvig
Naskiĝo 21-an de septembro 1920 (1920-09-21)
en Budapeŝto
Morto 8-an de julio 1992 (1992-07-08) (71-jaraĝa)
en Mastriĥto
Ŝtataneco HungarioReĝlando de Nederlando
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt
Familio
Edz(in)o Tibor Berkovits
Parencoj Esther Berlansky
Okupo
Okupo pianisto
vdr

Hédy Schneider [1] naskiĝis la 21-an de septembro 1920 en Budapeŝto, ŝi mortis la 8-an de julio 1992 en Maastricht.

Biografio redakti

Hédy Schneider devenis el juda familio. Jam sesjara, kiam ŝi ricevis pianlecionojn laŭ iniciato de ŝia patrino. Ŝi studis en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt, ŝiaj plej gravaj instruistoj estis Lajos Hernádi kaj Leó Weiner. Post siaj studoj pro la kontraŭjudaj leĝoj ŝi povis koncerti nur antaŭ juda publiko. Depost fino de la nazia erao ŝiaj eblecoj larĝiĝis eĉ al eksterlando, ŝi gajnis piankonkurson en Parizo en 1946. En la fruaj 1950-aj jaroj ŝi donis multajn koncertojn, recitalojn kaj estis regule aŭdata en programoj de la Hungara Radio. Tamen tiutempe jam ekzistis la Fera Kurteno, ŝiaj eblecoj denove striktiĝis. Post la Hungara revolucio de 1956 ŝi disidis, ŝi instruis en konservatorio en Maastricht. Ŝi ricevis hungaran ŝtatan premion en 1953. Ŝia edzo estis juda-hungara violonisto.

Fontoj redakti

Referencoj redakti