Höchst im Odenwald

komunumo de Hesio en Germanio
Tiu ĉi artikolo temas pri la komunumo Höchst en la distrikto Odenwald de suda Hesio. Krome ekzistas samnoma urboparto Höchst de Frankfurto-ĉe-Majno, kaj pluraj kromaj signifoj de la vorto.

Höchst estas komunumo en centra Germanio. Ĝi situas en la distrikto Odenwald, en federacia lando Hesio. La komunumon pasas la federacia strato B 45 inter Hanau norde kaj Eberbach sude, kaj ankaŭ la federacia strato B 426 inter Darmstadt okcidente kaj Obernburg, Miltenberg kaj Aschaffenburg oriente. Fine de la jaro 2022 Höchst im Odenwald havis 10 319 loĝantojn.

Höchst im Odenwald
Blazono
Höchst im Odenwald (Germanio)
Höchst im Odenwald (Germanio)
DEC

Map

neurba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Hesio
Distriktaro Distriktaro Darmstadt
Distrikto Distrikto Odenwald
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 06163
Poŝtkodo 64739
Aŭtomobila kodo ERB
Oficiala Municipokodo 06437009
Politiko
Komunumestro Horst Bitsch (ekde 2012)
Adreso de la administrejo Montmelianer Platz 4
64739 Höchst im Odenwald
Demografio
Loĝantaro 10319 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 49° 48′ N, 9° 0′ O (mapo)49.7991666666678.9941666666667Koordinatoj: 49° 48′ N, 9° 0′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 177 m
Areo 30,51 km²
Oficiala retejo http://www.hoechst-i-odw.de
vdr
rigardo de nord-okcidento

Geografio redakti

Situo redakti

Höchst situas en la nordo de la mezmontaro Odenwald inter 175 kaj 400 metroj da alteco super marnivelo en la valo de la rivereto Mümling, kiu venas de sudo kaj fluas nord-orienten.

Najbaraj komunumoj redakti

Nord-okcidente limas la urbo Groß-Umstadt (distrikto Darmstadt-Dieburg), nord-oriente la urbo Breuberg, oriente la komunumo Lützelbach, sude la urbo Bad König, sud-okcidente la komumumo Brensbach kaj okcidente la komunumo Otzberg (distrikto Darmstadt-Dieburg).

Divido redakti

Al la komunumo apartenas krom la ĉefa loĝloko Höchst la vilaĝoj Hetschbach [HEĈbaĥ] norde, Dusenbach [DUznbaĥ] oriente, Mümling-Grumbach [MIMling-GRUMbaĥ] kaj Forstel [FORstl] sude, Pfirschbach [PFIRŜbaĥ], Annelsbach [ANlsbaĥ], Hassenroth [HAsnro:t] kaj Hummetroth [HUmetro:t] okcidente.

 
la protestanta preĝejo

Historio redakti

La teritorio de Höchst, kiel aliaj lokoj en valo de la rivereto Mümling, estis daŭre enloĝata plej malfrue ekde la ŝtonepoko. Multaj arkeologiaj trovoj el tiu kaj la postaj epokoj keltaj kaj romiaj pruvas la historian evoluon. Apud la vilaĝo Hummetroth ekzistas ruino de romia 'vilao kampara' (latine villa rustica) el la 2-a jarcento post Kristo, kiu viziteblas kaj ankoraŭ esploratas.

La unua skriba mencio de la komunumo devenas el la jaro 1156. Dum la mezepoko interalie la kavaliroj de Breuberg (kies fortikaĵo troviĝas 4 kilometrojn nordoriente de la centro de Höchst laŭlonge de la rivereto Mümling), la grafoj de Wertheim, la kavaliroj de Eppstein kaj la grafoj de Erbach. Fine de la Tridekjara Milito, dum 1648, la komunumo preskaŭ ne plu havas loĝantojn kaj novaj civitanoj venas nur tre malrapide.

Dum 1969 la ĝis tiam sendependa komunumo Annelsbach aliĝas al la komunumo, dum 1971 sekvas Forstel, Hummetroth, Pfirschbach, Hassenroth, Mümling-Grumbach, Hetschbach kaj Dusenbach.

 
la eksa monaĥejo nun estas eklezia seminariejo

Partneraj urboj redakti

La komunumo havas partnerajn rilatojn al

Rilatoj al Esperanto redakti

En 1992/1993 en la komunumo okazis la 9-a Internacia Festivalo.

Inter la jaroj 2002 kaj 2007 la esperantistoj Thomas Pusch kaj Remi Rudaitytė loĝis en Höchst. Ilia dua filo hejme naskiĝis kaj estis aparte bonvenigita de la komunumestro, mem naskiĝinta hejme en Höchst, kiu informis ke la bebo estis la unua naskiĝinto en la komunumo post pli ol jardeko - preskaŭ ĉiuj infanoj naskiĝas ekster la komunumo en ĉirkaŭaj hospitaloj aŭ alternativaj akuŝejoj.

Pliaj konataj komunumanoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti