Hüfi-Glaĉero (germane HüfigletscherHüfifirn) estas valglaĉero en la Glarusaj Alpoj en Kantono Urio, Svislando. La glaĉero havas longecon de 7 km, larĝecon en la nutra regione de 3 km kaj ĉe la langofrunto de 500 m kaj kovras areon de proksimume 13 km².

Hüfi-Glaĉero
Düssistock, en la valfono oni rekonas
la langofrunton de Hüfi-Glaĉero,
fotita en juli 1971 de D.M. Weidmann
glaĉero
Geografia situo CH1903: 708221 / 185602 (mapo)46.8127777777788.8566666666667Koordinatoj: 46° 49′ N, 8° 51′ O; CH1903: 708221 / 185602 (mapo)
Hüfi-Glaĉero (Svislando)
Hüfi-Glaĉero (Svislando)
DEC
Hüfi-Glaĉero
Hüfi-Glaĉero
Map
Hüfi-Glaĉero
Estiĝloko Clariden
Longeco 7 km
Larĝeco 0,5-3 km
Areo 13 km²
Glacikvanto 1 km³
Elfluanto(j) ChärstelenbachReuss
Jara retiriĝo/kresko 4 m retiriĝo en 2007
Glaĉeroj de Svislando
vdr

Priskribo redakti

Hüfi-Glaĉero havas sian originon je la sudokcidenta flanko de Clariden sur alteco de proksimume 3000 m s.m. La supra parto de la glaĉero formas gigantan arenon kaj havas diametron de 3 km, ĝi estas ĉirkaŭita de la rokpintoj de Schärhorns (3295 m s.m.), Chammliberg (3215 m s.m.), Clariden (3267 m s.m.), Heimstock (3102 m s..) kaj sude de Düssistock (3252 m s.m.). El ĉi tiu areno la valglaĉero elfluas relative deklive sudokcidenten al Maderaner-Valo, orienta flankvalo de la Reuss-Valo. La frunto de ĝia glaĉerlango hodiaŭ troviĝas malantaŭ natura baraĵlago en alteco de 1650 m s.m. El ĝi elfluas Chärstelenbach, kiu estas flanka rivero de Reuss.

De supre de Düssistock alfluas al Hüfi-Glaĉero kiel tributglaĉero la proksimue 1,5 km longa Supra Hüfi-Glaĉero (germane Oberer Hüfifirn), kiu sur la suda kresto estas ligita al la malgranda Cavrein-Glaĉero (romanĉe Glatscher da Cavrein) en Kantono Grizono kiu kovras areon de proksimume 1 km² kaj kies degelakvo alfluas tra la rivero Gronda da Cavrein apud Disentis al Rejno.

Clariden-Glaĉero redakti

Tra la firnkovrita Claridenpasejo aŭ Hüfipasejo, kiu formas la limon inter Kantono Urio kaj Kantono Glaruso, Hüfi-Glaĉero en alteco de 2955 m s.m. estas ligita kun Clariden-Glaĉero (germane Clariden-GletscherClaridenfirn), valglaĉero kun longeco de proksimume 5km, larĝeco de 1,5 km kaj kovrante areon de proksimume 10 km². Sudoriente Clariden-Glaĉero havas flankan glaĉeron, nomita Spitzalpeli-Glaĉero (germane Spitzalpeligletscher) kiu alfluas al relative mallonga 1 km sed larĝa 1,5 km flanklango, kies degelakvo same kiel la degelakvo de Sandfirn nutras la riveron Oberstafelbach, fontrivero de Linth. Kaj Hüfi-Glaĉero kaj Clariden-Glaĉero estas ligitaj kun la malgranda glaĉero Sandfirn, kovrante areon de proksimume 4 km², kiu siavice sur Tödi estas ligita kun la glaĉero Bifertenfirn. La degelakvo de Clariden-Glaĉero nutras fontriveron de Linth.

Plej granda glaĉerareo de la Glarusaj Alpoj redakti

La sistemo de Brunni- kaj Clariden-Glaĉero, Sandfirm kaj Bifertenfirn kune kun la diversaj malgrandaj glaĉeroj al kiuj ĝi estas ligita kovras entute glaĉerigitan areon de preskaŭ 40 km², kio estas la plej granda glaĉerkovrita areo de la Glarusaj Alpoj.

Historio redakti

Ek de la kulmino de la Eta Glaciepoko meze de la 19-a jarcento Hüfi-Glaĉero retiriĝis proksimume 2 km. Kvankam la nutra regiono de la glaĉero situas je alteco de 3000 m la frunto glaĉerlango atingas altecon de 1650 m, tio eblas ĉar ĝi fluas tra tre mallarĝa ombra valo. Seit dem Hochstadium während der Kleinen Eiszeit um die Mitte des 19. Jahrhunderts hat sich der Hüfigletscher rund 2 km zurückgezogen. La glaĉerfrunto de Hüfi-Glaĉero tiel estas unu el la plej malaltnivelaj de la Alpoj.

Altmontara Tursimo redakti

Ĉe la bordo de Hüfi-Glaĉero situas du kabanoj de Svisa Alpismo-Klubo (SAC), nome Hüfi-Kabano sur alteco de 2334 m s.m. je la norda deklivo de Düssistock supre de la glaĉerlango kaj Planura-Kabano sur nunatako inter Hüfi-Glaĉero, Sandfirn kaj Clariden-Glaĉero sur alteco de 2947 m s.m., sude de Claridenpasejo.

Fontoj redakti

  • Wanderkarte 1:60 000 Kanton Uri [Migradmapo 1:60 000 Kantono Urio], eldonita de Kümmerly+Frei, ISBN 3-259-00873-X.

Eksteraj ligiloj redakti