Hülfensberg (latine: Mons Sancti Salvatoris, monto de la Savanto) estas grava pilgrimejo en Geismar, Germanujo, en la katolika turingia Eichsfeld-regiono. Ĝi estis ankaŭ nomdoninto de la eksa Kartuzio de Erfurto.

Hülfensberg
monto
supermara alteco

448 m

Geografia situo 51° 13′ N, 10° 9′ O (mapo)51.21888888888910.158055555556Koordinatoj: 51° 13′ N, 10° 9′ O (mapo) f4
Hülfensberg (Turingio)
Hülfensberg (Turingio)
DEC
Hülfensberg
Hülfensberg
Situo de Hülfensberg
Map
Hülfensberg
vdr
Hülfensberg disde okcidente
Kirko Sankta Savinto
Altaro kun la t.n. Hülfens-kruco

Historio redakti

Ekde la Mezepoko pilgrimas kristanoj el Eichsfeld kaj aliaj partoj de Germanujo al la 448 metrojn alta Hülfensberg-monto kies antaŭa nomo estis Stuffenberg. La unua endokumenta mencio estis papa el la jaro 1351 kie oni legas pri paroĥujo Sankta Savinto de sur Staufenberg; ĝi tiam apartenis al la Konvento Sankta Marteno en Heilbad Heiligenstadt. En la jaro 1357a la cistercianinoj de Anrode ricevis rajtojn pri la jam ekzistanta kapelo. Ili ekprizorgis la pilgrimadon kaj povis enspezi la multon da mono de la pilgrimantoj. En 1367 starigitis pli granda, gotika preĝejo de kiu ja konserviĝis ne malgrandaj partoj. Memkompreneble ĝi en la kuro de la tempo ŝanĝitis kaj havis alkonstruaĵojn ankaŭ. En la 15a jarcento Hülfensberg estis grava stacio por pilgrimantoj el Norda Germanujo estantaj survoje al Romo kaj Jerusalemo. Samtempe gastis tie ankaŭ komercistoj de Hanso lukrofareme vojaĝantaj suden.

Post la malekfloro de pilgrimoj pro la Reformacio kaj de la Tridekjara milito la jezuitoj heiligenstadt-aj klopodis la revivigon kaj ili ja ege sukcesis. Kvin jardekoj post la neniigo de Monaĥejo Anrode fondis franciskanoj en 1860 filion sur Hülfensberg (Monto de la sankta savado). La preĝejo pligrandiĝis en 1890 laŭ la planoj de la franciskana frato Paschalis Gratze. Ĝis hodiaŭ la pilgrimado tien ĉi multas.

Hülfens-kruco kaj kirko redakti

Celo de multaj fideluloj estas tamen unu objekto, la t.n. Hülfens-kruco el ĉ. 1150. Temas verŝajne pri la plej konata veneradartaĵo sakrala de la Episkopujo de Erfurto. Kristo rigardas la preĝantojn desupre kiel orkronita, milde subridanta reĝo kaj venkinto de morto kaj peko. La novgotika alrtaro de 1889 ontras la krucumon de Jesuo inter reliefoj de naskiĝo kaj releviĝo. La ŝlosoŝtonoj en la gotika krucripovolbo estas el la tempo de la konstruo unua kaj farbitis plurfoje, lastatempe en 1923.

Bonifaco-kulto redakti

La tradicioj pri Sankta Bonifaco ankaŭ elstaras: memoras prie ĉi statuoj kaj relikvujoj kaj (el la 18a jarcento) altarreliefo de Wilhelm-Albermann. En 1903 la iama princa kapelo alikonstruiĝis je Bonifaco-kapelo: kaj sur la reliefo oni vidas la faman dehakon de la Donar-kverko fare de la sanktulo. Multe pli verŝajne estas ke li faris tiaĵon ne en la turingia Geismar sed en alia Geismar apud Fritzlar en Hesio (tiam Episkopujo Büraburg). En 1933 starigitis la 18,60 metrojn alta Konrad-Martin-kruco kiu signe gravis ankaŭ dum la separiteco de Germanujo inter 1945 kaj 1990.

Literaturo redakti

  • Albert Kohl: Der Hülfensberg und sein Nahbereich vor, während und nach dem Fall der innerdeutschen Grenze 1989 - eine Bilddokumentation, eldonejo Mecke, Duderstadt 2009 ISBN 978-3-86944-009-5
  • P. Johannes Müller SJ: Mons Adjutorii seu Salvatoris Christi. Das ist: Kurtze Historische Beschreibung deß durch Wallfahrten weitberühmten im Eichsfeld gelegenen Hülffensbergs. 1671, Nachdruck: Verlag Mecke, Duderstadt 1996.
  • Thomas T. Müller: Ein Zeichen aus Stahl und Licht. Das Konrad-Martin-Kreuz auf dem Hülfensberg. Förderkreis Hülfensberg (Hrsg.). Mecke, Duderstadt, 2003. ISBN 3-936617-12-0.
  • Hermann Röhrig: Der Hülfensberg, die Stätte großer geschichtlicher Vergangenheit und landschaftlicher Schönheit. Des Eichsfelds Heiligtum. Ein Heimatbuch fürs Eichsfeld und die benachbarten Gebiete, insbes. für Waller und Ausflügler sowie für den Schulgebrauch. Mecke, Duderstadt, 1926.
  • Hermann Schüttel: Der Hülfensberg im Eichsfeld. Begegnungsstätte in Deutschlands Mitte. Verlag F. W. Cordier, Heiligenstadt, 3a eldono, 2009. ISBN 978-3-939848-17-2.
  • Hermann Schwethelm: Der Hülfensberg bei Geismar. Verlag Cordier Heiligenstadt 1928.
  • Gerhard Müller: Die Wallfahrtskirche zum hl. Erlöser auf dem Hülfensberg. Zum 650-jährigen Kirchweihjubiläum. In: Eichsfelder Heimatzeitschrift. 61. Jg., Heft 9, p. 249–255
  • Torsten W. Müller (eld.): 650 Jahre Wallfahrtskirche auf dem Hülfensberg. Festschrift zum Kirchweihjubiläum 1367–2017. Geismar 2017

Eksteraj ligiloj redakti