HMS Terror estis Hekla-klasa bombardoŝipo konstruita de la Reĝa mararmeo en 1813. Tiu ŝipo partoprenis en kelkaj bataloj de la Anglusona Milito de 1812, inklude la bombardadon de Fort McHenry. Poste ĝi estis konvertita en polusesplora ŝipo, kaj partoprenis en la arkta ekspedicio de George Back de 1836–1837, la Ross ekspedicio de 1839 al 1843, kaj la katastrofa klopodo de Sir John Franklin por la Nordokcidenta Pasejo en 1845, dum kiu ĝi perdiĝis kun HMS Erebus. Ĝi estis abandonita dum tiu Perdita ekspedicio de Franklin kaj ties vrako estis malkovrita en Septembro 2014 post longa esplorado.[1]

'Erebus' kaj 'Terror' en Novzelando', Aŭgusto 1841, de John Wilson Carmichael.

Referencoj redakti

  1. Janet Davison (2015-09-27). "Franklin expedition: New photos of HMS Erebus artifacts, but still no sign of HMS Terror". CBC News. Arkivita el la originalo en 2015-11-26. Alirita en 2015-12-19. "A big clue in the mystery is the wreck of HMS Erebus, found last year in a location indicated by Inuit oral histories."