Hať (legu: Hatj) (germane Hać, germane Haatsch) estas vilaĝo de Regiono Hlučín en Ĉeĥio. Vivas ĉi tie 2 576 loĝantoj (2023). Vilaĝo Hať situas en nordorienta parto de distrikto Opava etendiĝante en milda valo de rojo nomata Bečva. Ĝi estas unu el 38 vilaĝoj de Regiono Hlučín. La orienta kaj la norda limo de la katastro de la vilaĝo estas samtempe ŝtatlimo al Pollando kaj ties regiono de komunumo Krzyżanowice, kun kiu ĝi aktive kunlaboras.

Hať
germane Haatsch, pole Hać
municipo
Hať
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Hať
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Opava
Administra municipo Hlučín
Historiaj regionoj Ĉeĥa Silezio, Prusio, Supra Silezio
Parto de Hluĉinio
Montaro Opava montetaro
Najbaras kun Rudyszwałd Pollando
Situo Hať
 - alteco 215 m s. m.
 - koordinatoj 49° 56′ 52″ N 18° 14′ 47″ O / 49.94778 °N, 18.24639 °O / 49.94778; 18.24639 (mapo)
Katastro 15,72 km² (1 572 ha) Hať
Loĝantaro 2 576 (2023)
Denseco 163,87 loĝ./km²
Unua skribmencio 18-a de decembro 1250
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 747 16
NUTS 5 CZ080
NUTS 5 CZ0805
NUTS 5 CZ0805 568210
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 2
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Vikimedia Komunejo: Hať
Retpaĝo: www.obechat.cz
Portalo pri Ĉeĥio
Hať sur bildkarto en 1920

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Vřesina, Šilheřovice, Píšť kaj Darkovice.

Historio redakti

La unua mencio pri la vilaĝo estas datita al la 18-a de decembro 1250. En dokumento, en kiu papo Inocento la 4-a konfirmas la tutan varon apartenanta al velehrada monaĥejo, estas notita ankaŭ vilaĝo Hať. Neklara restas sorto de la vilaĝo en la sekvanta periodo. Ĝis la jaro 1439 nome ties nomo aperas en neniaj dokumentoj, kiuj rilatas al la posedaĵo de la velehrada monaĥejo. Sed en diversaj dokumentoj de tiu tempo aperas vilaĝo Sifridsdorf. Lasta mencio pri Sifridsdorf estas en dokumento de princo Konrád Olešnický el la jaro 1425. Eĉ ne inter historiistoj estas unueca opinio, ĉu en tiu ĉi periodo ekzistis du memstaraj vilaĝoj aŭ temis pri unu kaj la sama vilaĝo, ĉe kiu en la paso de jaroj ŝanĝiĝis sole la nomo.

En la jaro 1439 abato de la velehrada monaĥejo Štěpán enlombardigis al sinjoro Czeniek el Tworków vilaĝojn Hať, Píšť kaj Owsiszcze. En la 15-a kaj la 16-a jarcentŝanĝoj la vilaĝo estis posedaĵo de sinjoroj el Benešov kaj en Drahotuše, el kiuj kelkaj subskribis sin „el Hať“ aŭ „Haťa“. Ekde la jaro 1517 Hať apartenis al sinjorejo en Hlučín kaj ekde la jaro 1567 al nove estiĝinta sinjorejo en Šilheřovice. Posedantoj de ambaŭ sinjorejoj tiutempe estis sinjoroj el Vrbno. Mallongtempe Hať estis posedaĵo de Bernard Lichnovský el Voštice (1632), por ke ĝi denove fariĝu posedaĵo de la šilheřovica sinjorejo. La vilaĝo partoprenis komunajn sortojn kun ĝi ĝis la jaro 1920.

Verŝajne en la 15-a jarcento estis ĉi tie konstruita burgo, kiu post la aligo al Hlučín kaj pli poste al sinjorejo en Šilheřovice pereis. Paroĥejo en la vilaĝo estas menciata jam en la jaro 1567. En pasinteco estis en la teritorio de la vilaĝo kelke da fiŝlagoj, sed kiuj estis verŝajne dum la 19-a jarcento sekigitaj.

 
Niĉa kapeleto

Historia ŝanĝo en la vivo de ĉiuj vilaĝoj de Regiono Hlučín kaj do ankaŭ de Hať estis la jaro 1742. Post malvenkita milito Maria Teresia estis devigita doni parton de Silezio al Prusio. Sub prusia administrado Hať estis plenaj 181 jaroj.

Grandega kruco el blanka marmoro en tombejo en Hať rememorigas 76 viroj el Hať kaj 27 viroj el Darkovice, kiuj falis en batalfrontoj de la unua mondmilito.

Hať estis aligita al Ĉeĥoslovakio la 16-an de marto de 1923. Bataloj de la dua mondmilito finiĝis en la vilaĝo la 21-an de aprilo de 1945. Ili alportis al ties loĝantoj ne nur materialajn damaĝojn, sed ankaŭ 146 falintajn kaj malaperintajn soldatojn kaj 12 viktimojn el vico de civilaj loĝantoj.

Lernejo en Hať estas menciata jam en la jaro 1576. Komence de la 19-a jarcento estis konstruita nova konstruaĵo de paroĥeja lernejo, kiun vizitis ankaŭ lernintoj el Darkovice kaj Vřesina. En la jaro 1882 estis konstruita nova lernejo en suba parto de la vilaĝo kaj komence de la 20-a jarcento nova konstruaĵo en supra parto de la vilaĝo. Nur en la 1968 la vilaĝo ĝisatendis novan 18 klasan lernejon kun gimnastikejo. Enkadre de unuiĝo la vilaĝo fariĝis ekde la 1-a de julio de 1979 loka parto de urbo Hlučín. En tiu ĉi ligo ĝi persistis ĝis la jaro 1990, kiam ĝi denove fariĝis memstara.

En la teritorio de vilaĝo troviĝas limpasejo por malgranda limregiona kontakto Hať – Rudyszwałd. Inter interesaĵoj apartenas akva rezervujo kaj pli ol 200-jaraĝa tilio kreskanta en korto de paroĥejo.

Preĝejo de sankta Mateo – ununava baroka konstruaĵo konstruita de jezuitoj en la jaro 1731. Ĉefa altaro kaj flankaj altaroj de sankta Barboro kaj sankta Johano Nepomuka devenas el la 19-a jarcento.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18691 352
18801 368
18901 538
19001 695
19101 780
19211 720
JaroLoĝantoj
19301 960
19502 119
19612 400
19702 398
19802 515
19912 474
JaroLoĝantoj
20012 564
20142 546
20162 571
20172 570
20182 556
20192 515
JaroLoĝantoj
20202 509
20212 474
20222 518
20232 576

Vidu ankaŭ redakti

Pluaj fotoj redakti