HaPanterim HaŜĥorim

HaPanterim HaŜĥorim aŭ la Israelaj Nigraj Panteroj estis israela protesta movado de dua-generaciaj Judaj enmigrintoj el nord-afrikaj kaj mezorientaj landoj. Ĝi estis unu el la unuaj organizoj en Israelo, kies misio estis labori por socia justeco por sefardaj kaj mizraĥaj judoj, trovante inspiron kaj pruntante la nomon de la afrik-usona organizo Black Panthers.

HaPanterim HaŜĥorim
emblemo
partio
Komenco 1971 vd
Fino 1992 vd
Lando(j) Israelo vd
Ideologio

Mizraĥoj

Fondinto(j) Reuven Abergel • Saadia Marciano • Charlie Biton vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La movado estis fondita komence de 1971 de junuloj en la kvartalo Musrara de Jerusalemo, reage al diskriminacio kontraŭ mizraĥaj judoj, kiun oni konsideras ekzistanta ekde la fondiĝo de la ŝtato.[1] La fondintoj de la movado protestis "nescion de la establo pri la malfacilaj sociaj problemoj" kaj deziris batali por alia estonteco. Ĉiuj de la komencaj dek membroj estis idoj de marokaj enmigrintoj, inter la aĝoj 18–20 kaj la plimulto ĉesis studojn jam en la bazlernejo kaj estis en junulaj malliberejoj.[2] Ili estis influitaj de la Komunuma Labora Divizio de la urbo Jerusalema Municipo, kiu enkondukis ilin al la amasa amaskomunikilaro kiel ellasejo por iliaj postuloj de ŝanĝo. Aliaj influaj fortoj estis kontraŭcionismaj mezlernejaj kaj universitataj studentoj.[3]

La Israelaj Nigraj Panteroj kredis, ke diskriminacio kontraŭ mizraĥaj Judoj povas esti vidata en la malsama sinteno de la aŝkenaza establo al la enmigrintoj el Sovetio.

Post kiam la 1948 Milito, la jerusalema kvartalo Musrara ŝanĝiĝis de riĉa araba kvartalo al neglektata areo, kun danĝera, minplena nenies-tero, sur la landlimo de Israelo kaj Palestino en Jerusalemo kaj Jordanio. Al judaj enmigrintoj el la Mez-Oriento kaj Nord-Afriko la israela registaro ne donis adekvatan domaron, kaj multaj setlis en Musrara.[4] Post la Milito de 1967, Musrara ŝanĝiĝis de danĝera kvartalo sur la landlimo, al la centro de "unuiĝinta" Jerusalemo. La registaro komencis plani rekonstruadon de la kvartalo kun turaj apartamentaj kompleksoj por elsovetiaj enmigrintoj, signifante, ke la arabaj kaj nordafrikaj judaj loĝantoj estus ellokigitaj.[5] Charlie Bitton, Sa'adia Marziano, Roni Orovic, Reuven Abergel, Meir Levi kaj Koĥavi Ŝemeŝ[2] estis eminentaj membroj de la Partio en ties komencaj tagoj.[6]

Estas du teorioj pri la maniero, kiel la grupo venis al la nomo.[7] Unu estas, ke Marziano aŭ Abergel renkontiĝis kun Angela Davis antaŭ elekti la nomon. Davis, kiu aktivis kun la Nigra Pantera Partio en Usono, eble helpis al la israela grupo evoluigi sian ideologion. La alia teorio estas, ke socia laboristo en la kvartalo diris al ili, ke ili sonis kiel la Nigraj Panteroj de Usono[6]

Referencoj redakti

  1. 29-a de junio 2010. "Israel's Black Panthers Remembered", The Jewish Week. Kontrolita 23-a de junio 2015.
  2. 2,0 2,1 {{{Titolo}}}. ISBN 9781469612881.
  3. Bernstein, Deborah (1984). Conflict and Protest in Israeli Society. Haifa University. pp. 133–137.
  4. Cardi, Paola (Printempo 2015). “Musrara, the Center of the World”, Jerusalem Quarterly 62, p. 29–49. 
  5. Angelo, Anne-Marie (2013). "'Any Name That Has Power’: The Black Panthers of Israel, the United Kingdom, and the United States, 1948-1977." pp 97, 311-314, 321-330. Duke University.
  6. 6,0 6,1 Niza Ariel. 183 'מצפן - המצפון והפנטזיה, פרק 5, 'הפנתרים השחורים', עמ [Matzpen - The Compass and The Fantasy, chapter 5, "The Black Panthers", p. 183].
  7. Gidi Weiz (4 December 2007). "נמר כפול" [Double Panther]. Haaretz. Alirita la 10an de novembro 2018.

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Black Panthers (Israel) en la angla Vikipedio.

Eksteraj ligiloj redakti