Hạ Long estas administra urbo (ankaŭ havenurbo), ĉefurbo de provinco Quang Ninh, Vjetnamio. La loknomo Hạ Long (kun la signifo "descenda drako") estis kreita post unuiĝo de la malnova ĉefurbo Hong Gai kun turistregiono Bai Chay en 1993.

Larĝa marborda panoramo en Ha Long
Ha Long
provinca urbo de Vjetnamio
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Geografio
Geografia situo 20° 57′ N, 107° 5′ O (mapo)20.951623107.08521Koordinatoj: 20° 57′ N, 107° 5′ O (mapo) [+]
Alto 8 m [+]
Areo 271,95 km² (27 195 ha) [+]
Ha Long (Vjetnamio)
Ha Long (Vjetnamio)
DEC
Ha Long
Ha Long
Situo de Ha Long

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ha Long [+]
vdr
aŭdu la nomon vjetname
Mapo pri Vjetnamio, kie ĝi estas videbla kiel Hong Gai
Ponto en Hạ Long

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

Hạ Long situas laŭ la Sudĉina Maro laŭ Golfo Halong en nordorienta parto de la lando. Haiphong troviĝas 40, Hanojo 178 km.

Historio redakti

 
Mara panoramo en Hạ Long

Laŭ arkeologoj Hạ Long estis loĝata longege, la regiono estas unu el la luliloj da homaro. La marbordo estis fiŝkaptista vilaĝo. En 1883 la francoj okupis la golfregionon, ili aranĝis karbominadon en la minejoj. Post la 2-a mondmilito, tiu urbeto iĝis ĉefurbo de la minareo, en 1954 Hong Gai-urbo estis la ĉefurbo de la Hong Quang speciala distrikto. En 1963 la ŝtato formis grandan novan provincon kun la ĉefurbo Hong Gai. En fino de la Vjetnama milito usonaj flugmaŝinoj bombardis la urbon.

Ekonomio redakti

2 ĉefaj branĉoj de estas la karbominado kaj turismo. Menciindas ankaŭ komerco, agrikulturo (ĉefe rizoj), industrio (ŝipkonstruado), arbarkulturo kun lignolaboroj kaj fiŝindustrio. Resume la urbego havas 1470 produktosekciojn. En parto de la insulo estis farita nacia parko, en 1994 la tuta golfo estis nomita Monda Heredaĵo de Unesko.

Klimato redakti

Hạ Long havas humidan subtropikan klimaton kun varmaj, humidaj someroj inter aprilo-oktobro kaj varmaj, pli sekaj vintroj. La precipitaĵo en la plena jaro estas pli, ol 2000 mm. En la urbego la plej malvarmaj monatoj estas januaro kaj februaro averaĝe kun 14  °C. La plej varmaj monatoj estas junio kaj julio la temperaturoj varias inter 26-33  °C.

Vidindaĵoj redakti

Fontoj redakti

Vidu ankaŭ redakti