Habemus Papam - ni havas papon - per tiuj vortoj la plej maljuna kardinala diakono anoncas en la latina la elekton de nova papo.

La anoncado okazas sur centra balkono de la baziliko Sankta Petro en Vatikano. Poste la nova papo prezentas sin al la popolo kaj faras sian unuan paroladon, kiu finiĝas per la tradicia beno Urbi et Orbi.

La kompleta teksto de la anonco estas:

Annuntio vobis gaudium magnum;
Habemus Papam:
Eminentissimum ac reverendissimum Dominum,
Dominum [individua nomo],
Sanctæ Romanæ Ecclesiæ Cardinalem [familia nomo],
Qui sibi nomen imposuit [papa nomo].

Traduko:

Mi anoncas al vi grandan ĝojon;
Ni havas Papon:
La eminentegan kaj respektegindan sinjoron,
Sinjoron [individua nomo],
Kardinalon de la Sankta Roma Eklezio [familia nomo],
Kiu prenas al si la nomon [papa nomo].

Dum "Habemus Papam"-ceremonio, farita de la Kardinalo Jorge Medina Estévez la 19-an de aprilo 2005, okaze de la elekto de Papo Benedikto la 16-a, la anoncon antaŭis la saluto Karegaj gefratoj en kelkaj lingvoj:

  • "Fratelli e sorelle carissimi" (itale);
  • "Queridisimos hermanos y hermanas" (hispane);
  • "Bien chers freres et soeurs" (france);
  • "Liebe Brudern und Schwestern" (germane);
  • "Dear brothers and sisters" (angle).

Dum la sekva ceremonio, farita de la Kardinalo Jean-Louis Pierre Tauran[en] la 13-an de marto 2013, okaze de la elekto de Papo Francisko, tiu aldona salutado ne okazis.

Eksteraj ligiloj redakti