Habkern

komunumo de Svislando
Habkern
Blazono de Habkern
Habkern
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Interlaken-Oberhasli
Malnova distrikto ĝis 2009 Interlaken
Koordinatoj  46° 43′ 0″ N 7° 51′ 0″ O / 46.71667 °N, 7.85000 °O / 46.71667; 7.85000 (mapo)Koordinatoj: 46° 43′ 0″ N 7° 51′ 0″ O / 46.71667 °N, 7.85000 °O / 46.71667; 7.85000 (mapo)
Nombro de loĝantoj 623
Areo 51,1 km²
Alteco 1055 m super marnivelo
Poŝtkodo 3804
Komunumkodo 0579
Mapo de Habkern
vdr


Pri la komunumo redakti

Habkern estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Interlaken kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Interlaken-Oberhasli en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 623 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio redakti

Habkern situas en Berna Oberlando en la valo de la rivero Lommisbach sude de la monto Harder. La komunumo konsistas el la tri partoj Bolseiten, Mittelbäuert (la komunuma centro), Schwendi kaj Bort kaj diversaj izolitaj bienoj kaj alpopaŝtejoj.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Habkern limas en nordo al Schangnau, en nordnordoriento al Flühli (LU), en nordoriento al Oberried ĉe Lago de Brienz, en oriento al Niederried ĉe Lago de Brienz, en sudoriento al Ringgenberg, en sudo al Unterseen, en sudokcidento al Beatenberg, kaj en nordokcidento al Eriz.

Trafiko redakti

Habkern situas flanke de la gravaj trafikvojoj. La komunumo apartenas per unu sola veturabla vojo ek de Unterseen. Piedpado konudkas tra Grünenberg-Pasejo al la valo Entlebuch en Kantono Lucerno. Per poŝtaŭtolinio tra Unterseen al Interlaken la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Habkern datiĝas el la jaro 1275 kiel Habcherron. En la jaro 1275 la imperiestro Rudolfo la 1-a koncedis la teritorion de Habkern interŝanĝe al la Baronoj de Eschenbach. Post la murdo de reĝo Albrecht la 1-a Habkern refalis al la imperio kaj mallonge poste fariĝis havaĵo de la Monhaxejo Interlaken. Per la novkonstruo de la preĝejo en la jaro 1666 Habkern fariĝis propra paroĥo. Fine de la 19-a kaj komence de la 20-a jarcento multaj homoj pro malriĉeco formigris el Habkern al Usono. [1]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti