Habsburga monarkio

La Habsburga monarkio (aŭ ankaŭ "Habsburga imperio", "Aŭstra monarkio", "Danuba monarkio" aŭ simile) estas neoficiala nomo por la aro de landoj kaj teritorioj en Eŭropo, kiujn regis la aŭstria branĉo de la dinastio de Habsburgoj kaj iliaj idoj el la habsburga-lorena dinastio inter la jaroj 1276 kaj 1918. Metropolo kaj ĉefurbo kutime estis Vieno sed Prago estis ĉefurbo de 1583 ĝis 1611. Dum pluraj jarcentoj la habsburga monarkio ne estis unu ŝtato, sed aro de ŝtatoj kaj ŝtatetoj ligitaj per komuna reganto en persona unio. Nur en 1804 ĝi estis formale unuigita en unu ŝtaton, la Aŭstra imperio, kiun en 1867 postsekvis la imperio Aŭstrio-Hungario. La monarkio finiĝis en 1918 per la Novembra Revolucio en Germanio kaj Aŭstrio-Hungario, kaj la teritorio dividita al pluraj respublikoj.

Habsburga monarkio
29-a de aŭgusto 1526 – 11-a de aŭgusto 1804

composite monarchy • ŝtato de Sankta Romia Imperio • historia lando
Geografio
Mapo de la Habsburga monarkio ĉirkaŭ 1789
Mapo de la Habsburga monarkio ĉirkaŭ 1789
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr
Mapo de Aŭstrio-Hungario ĉ. 1900

Dinastioj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Habsburgoj.

Habsburgo redakti

La dinastio devenas el Svisio en la kastelo Habsburgo. Rudolfo la 1-a estis la unua romia-gernana reĝo (imperiestro de la Sankta Romia Imperio) el la habsburga dinastio, reganta de 1273 ĝis 1291. Pli posta imperiestro Ferdinando la 1-a, kiu regis de 1558 ĝis 1564, estis ekde 1526 la unua monarko habsburga kiu estis reĝo de Bohemio kaj Hungario. Maria Tereza de Aŭstrio estis la lasta habsburga monarko.

Habsburgo-Loreno redakti

Jozefo la 2-a, filo de imperiestrino Maria Tereza, estis la unua habsburgo-lorena monarko. Karolo la 1-a (Aŭstrio) estis la lasta habsburgo-lorena monarko.

Historio redakti

Dum mezepoko estis la arkiduklando Aŭstrio. En 1526 Ferdinando la 1-a akiris ĉeĥan kaj hungaran kronojn. En 1804 estiĝis la Aŭstra imperio. En 1918, la Habsburga Imperio disfalis.

Vidu ankaŭ redakti