HafizabadHafizurbo, urdue حافظ آباد‎ estas universitata urbego en provinco Panĝabo (Pakistano), kie ĝi estas ĉefurboj de la samnoma kantono kaj distrikto.

Hafizabad
urbo
Administrado
Poŝtkodo 52110
Demografio
Loĝantaro 169 702  (2017) [+]
Geografio
Geografia situo 32° 4′ N, 73° 41′ O (mapo)32.06666666666773.683333333333Koordinatoj: 32° 4′ N, 73° 41′ O (mapo) [+]
Alto 200 m [+]
Hafizabad (Panĝabo)
Hafizabad (Panĝabo)
DEC
Hafizabad
Hafizabad
Situo de Hafizabad
Hafizabad (Pakistano)
Hafizabad (Pakistano)
DEC
Hafizabad
Hafizabad
Situo de Hafizabad

Map

vdr
Blazono de Hafizabad

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

Hafizabad situas sur montetaro en nordorienta Pakistano. Guĝranvalo troviĝas 48, Lahoro 85, Fajsalabado 92, Rawalpindi 180, Islamabado 192, Peŝavaro 293, Multano 297, Kveta 666, Sukur 673, Hajderabado 906, Karaĉio 1034 kilometrojn (aere) [2].

Historio redakti

Hafizabad estas malnova urbo. En 327 antaŭ Kristo dum la invado de Aleksandro la Granda en tiu teritorio longe estis loĝloko apartenanta al maharaĝoraĝo. Tiu tendenco daŭriĝis ankaŭ dum la mezepoko. La dominado de britoj daŭris de 1849 ĝis 1947. Post la sendependeco de Pakistano en 1947 la minoritataj hinduoj kaj sikoj migris al la nova ŝtato Barato, samtempe islamaj rifuĝintoj alvenis al Hafizabad.

 
Laboratorio en Hafizabad

Loĝantaro redakti

Loĝantaro
1961 1972 1981 1998 2010 2017
34 576 61 597 83 464 130 216 169 702 245 784

Ekonomio redakti

Baze Hafizabad estas agrikultura urbo. Irigacia kanalo helpas la agrikulturon, ĉefe produktadon de rizoj. Hafizabad famas pri merkato pri rizoj. Hafizabad kun la distrikto oni bredadas bubalojn (57321), brutojn (210033), ŝafojn (25112), kaprojn (122215), ĉevalojn (2885), mulojn, (2806), kamelojn (346) kaj kokojn (456865) laŭ la censo. En la urbego kotonaj teksmaŝinoj funkcias. Antaŭ la sendependiĝo multe da rizmuelejoj funkciis.

Trafiko redakti

 
Mapo pri vojoj de Pakistano, kie estas videbla Hafizabad
 
Fervojaj linioj en Pakistan, kie estas videbla ankaŭ Hafizabad

Hafizabad ne havas rektan ĉefŝosean ligon, 4 vojoj kuras al la urbo. Inter ili la plej grava estas el Guĝranvalo, la ceteraj vojoj estas ligoj al ĉefŝoseoj. La flanka fervoja linio funkcias inter Fajsalabado kaj Vazirabad. Internaciaj (pli proksimaj) flughavenoj funkcias en Fajsalabado, Islamabado kaj Sialkot.

Klimato redakti

Hafizabad situas en subtropiko. La musono daŭras de julio ĝis septembro.

Eduko redakti

En Hafizabad universitato, akademio, liceo, kolegio, instituto funkcias.

Vidindaĵoj redakti

Fontoj redakti

  • WikiTrans