Hagneck

komunumo de Svislando
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Hagneck (stacidomo).

Hagneck estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Nidau kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Seeland en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 419 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Hagneck
Blazono de Hagneck
Blazono de Hagneck
Blazono de Hagneck
Kanalo de Hagneck apud Hagneck
Kanalo de Hagneck apud Hagneck
Kanalo de Hagneck apud Hagneck
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Seeland
Malnova distrikto ĝis 2009 Nidau
Koordinatoj  47° 3′ 23″ N 7° 11′ 7″ O / 47.05639 °N, 7.18528 °O / 47.05639; 7.18528 (mapo)Koordinatoj: 47° 3′ 23″ N 7° 11′ 7″ O / 47.05639 °N, 7.18528 °O / 47.05639; 7.18528 (mapo)
Nombro de loĝantoj 419
Areo 1,83 km²
Alteco 441 m super marnivelo
Poŝtkodo 2575
Komunumkodo 0736
Mapo de Hagneck
Mapo de Hagneck
Mapo de Hagneck
vdr

Geografio redakti

Hagneck situas 15 kilometrojn sudokcidente de la urbo Bielo ĉe la suda bordo de la Lago de Bielo, kie la Kanalo de Hagneck, kiu estis konstruita en la 19-a jarcento por eviti la oftajn inundojn de Aro, alfluas al la lago.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 1,83 km², de kiuj 12,6% estas kovritaj de arbaro, 65,6% servas por agrikulturo kaj 12,6% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Hagneck limas en nordoriento al Täuffelen, en sudoriento al Walperswil, en sudo al Siselen, en okcidento al Lüscherz, kaj en nordokcidento al la Lago de Bielo.

Trafiko redakti

Tra la komunumo kondukas la kantona ĉefvojo 237.1 de Nidau al Ins. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A6 situas proksimume 8 kilometrojn sudoriente de la komunumo apud Lyss. Per la tramlinio de Nidau al Ins la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Hagneck datiĝas el la jaro 1353 kiel Hagneg. Dum la konstruo de la Hagneck-Kanalo estis trovitaj diversaj objektoj el la bronzepoko, kaj restaĵo de romia senakviga foso kaj mezepoka burgo, kiuj por la kanalkonstruo devis esti detruita. Hagneck apartenis dum mezepoko al la Grafejoj de Neŭŝatelo kaj poste de Nidau. En la jaroj 1388 respektive 1393 ĝi fariĝis havaĵo de la urba ŝtato Berno.[2]

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti