Hajbuno (japana 俳文 haibun, trad. komika priskribo) estas japandevena formo de literaturo, kombinanta prozon kun hajko. Hajbuno estas simpla, subjektiva, impresionista skizo, en kiu la enhavitaj hajko aŭ hajkoj ĝenerale ne simple daŭrigas nek rediras la enhavon de la prozo, sed ligiĝas kun ĝi pli subtile, plimalpli kiel ligiĝas strofoj de renko.

Hajbuno estas tradicie ĉapitro de literatura taglibro. Tia pli konata ekzemplo estas Oku no Hosomichi (Mallarĝa Vojo al la Interno) de Matsuo Bashō. En tiu kompilado de vojaĝimpresoj, formigas 43 hajbunoj kompletan sinsekvon, ilustrante 43 staciojn de la vojaĝo de la poeto en 1689. Kelkaj pritraktas la vojaĝon, aliaj skizas homojn, gravajn lokojn, kaj pejzaĝojn konatajn al literatura homo.

Kun la rilataj formoj hajko, renko, hajgao kaj senrjuo, hajbuno estas parto de la japandevena literatura ĝenro hajkajo.

Hajbuno fariĝas populara ankaŭ en okcidentaj landoj, precipe en la anglalingva literaturo, kie ĝi eldoniĝas kiel memstara formo.

Eksteraj ligiloj redakti