HNK Hajduk Split (devizo Hajduk vivas eterne; kroate Hajduk živi vječno) estas la probable plej tradicia futbalklubo de Kroatio. Ĝia unua vira teamo gajnis sep naciajn ĉampionadojn kaj kvin naciajn pokalojn. En la tempo post la disfalo de Jugoslavio, la teamo estas - post la teamo de Dinamo Zagreb - la dua plej sukcesa klubo de Kroatio. Antaŭe ĝi per gajno de dek unu ĉampionadoj kaj naŭ pokalaj venkoj estis la plej sukcesa teamo de Kroatio en la eksa Jugoslavio[1]. La klubo en sia historio neniam elfalis el la unua ligo kaj neniam ŝanĝis sian nomon, kvankam ĝi ekzistis en kvin malsamaj ŝtatoj: la monarkio Aŭstrio-Hungario, la „du“ Jugoslavioj, la faŝisma Sendependa ŝtato Kroatio kaj la nuna, suverena ŝtato Kroatio. La subtena komunumo nomatas torcida kaj konsideratas estis la plej malnova organizita futbalteamsubtena movado en Eŭropo.

HNK Hajduk Split
futbala klubo
Kluba nomo  Hrvatski nogometni
klub Hajduk Split
Kromnomo bjeli [ ˈbiːli] (la „blankuloj“),
hajduci, splitski bili,
majstor s mora
(ĉampionoj de la maro)
Fondita  13-a de februaro 1911
Stadiono  stadiono Poljud
Kapacito  34 448 spektantoj
Prezidanto  Kroatio Hrvoje Maleš
Trejnisto 
Ligo  Super Liga, Kroatio
2022/23  2-a pozicio
Hejme
Ekstere
vdr


Notoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti