Hakim Bey

usona verkisto, eseisto kaj poeto

Hakim BEY estas pseŭdonomo de Peter Lamborn Wilson (naskiĝis en Novjorko en 1945, mortis la 22-an de majo 2022), estis usona verkisto, eseisto kaj poeto, kiu komprenas sin mem kiel «ontologan anarkiiston» kaj sufion. En la turka lingvo Hakim estas "Senjoro Juĝisto" kaj Bey "kavaliro". Li famiĝis en 1990 per sia verko "Momente Sendependa Kampo" (Temporary Autonomous Zone - TAZ). Kelkaj aŭtoroj vidas lin kiel la ideologia iniciatinto de la hakeroj.

Hakim Bey
Persona informo
Peter Lamborn Wilson
Naskiĝo 1-an de januaro 1945 (1945-01-01)
en Nov-Jorko
Morto 22-an de majo 2022 (2022-05-22) (77-jaraĝa)
en Saugerties
Religio Moorish Orthodox Church of America vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Subskribo Hakim Bey
Profesio
Alia nomo Hakim Bey vd
Okupo ontologiisto • poeto • historiistotradukistoverkistofilozofo vd
Verkado
Verkoj Momente Sendependa Kampo ❦
Pirataj utopioj vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

En diversaj eseoj pri la tradiciaj sekretaj societoj de Ĉinio (Tong), Bey enkondukis la koncepton de Momente Sendependa Kampo de siaj historiaj studoj pri la pirataj utopioj. Paralele, Bey verkis pri homoj kiel Charles FourierFriedrich Nietzsche kaj pri la ligoj inter sufismo kaj la antikva kelta kulturo.