Hala Stulecia

(Alidirektita el Hala Ludowa)

Hala Stulecia (pole "jarcenta halo" aŭ, en tempoj de la socialisma ŝtato Pola Popola RespublikoHala Ludowa, "popola halo") estas historia konstruaĵo en Vroclavo, Pollando, kiu estis konstruita sub la germana nomo Jahrhunderthalle ("jarcenta halo") dum la jaroj 1911 ĝis 1913 laŭ planoj de Max Berg, tiama ĉefarkitekto de la urbo.

Hala Stulecia
Hala Stulecia we Wrocławiu
emblemo
plurcela halo • spektaklejo
Bazaj datoj
Konstrustilo moderna arkitekturo vd
Arkitekto Max Berg vd
Estiĝo 1911
Malfermo 20-a de majo 1913
Lando Pollando vd
Situo Vroclavo
Areo 36.69
Situo
Geografia situo 51° 6′ 25″ N, 17° 4′ 38″ O (mapo)51.10694444444417.077222222222Koordinatoj: 51° 6′ 25″ N, 17° 4′ 38″ O (mapo)
Hala Stulecia (Malsuprasilezio)
Hala Stulecia (Malsuprasilezio)
DEC
Hala Stulecia
Hala Stulecia
Situo de Hala Stulecia
Map
Hala Stulecia
Posedata de Vroclavo vd
Retejo http://www.halastulecia.pl/
vdr
Hala Ludowa / Jahrhunderthalle, nun nomata la Jarcenta Halo

La konstruaĵo celis memorigi pri la kontraŭnapoleonaj bataloj, cent jarojn antaŭe kaj tiele estis nomita.

Arĥitekturo redakti

La halo estas konstruita tute el ŝtalbetona, en simetria ronda formo kiu inkluzivas kvar "foliojn". En ĝia centro estas granda ronda spaco kun 65 metroj de diametro kaj 42 metroj de alto. La kupolo, kiu altas 23 metrojn, ankaŭ estas farita el ŝtalbetono kun 4 fenestroj, kiuj staras sur kvar etaĝoj unu super la alia, en formo rememoriga pri geedziĝa kuko. Per sia interna diametro de 69 metroj la kupolo siatempe estis la plej granda kupolo en Germanio.

La halo povas akcepti ĝis 8,000 sidlokojn kaj dum ĝia konstruo estis la plej granda tiaspeca strukturo en la mondo.

La konstruaĵo estas konsiderita mejloŝtono en la fako de moderna inĝenierado kaj arkitekturo en la frua 20-a jarcento kaj pioniro en la evoluo de ŝtalbetona konstruado. Pro ĉi tiuj la konstruaĵo estis akceptita la 13-an de julio 2006 sur listo de mondaj kulturaj heredaĵoj de Unesko – kun sia origina, germana nomo Jahrhunderthalle. Ene estis orgeno de Wilhelm Sauer.