Haleakala (havaje Haleakalā) aŭ Orienta Maui-vulkano estas masiva ŝilda vulkano, kiu konsistas pli ol 75% de la insulo de Maui, Havajo. La pli malgranda okcidenta parto estas formita de la Okcidentaj Maui-montoj.

Haleakalā
ŝilda vulkano
supermara alteco

3 055 m

Geografia situo 20° 43′ N, 156° 15′ U (mapo)20.713333333333-156.2575Koordinatoj: 20° 43′ N, 156° 15′ U (mapo) f4
Haleakalā (Havajo)
Haleakalā (Havajo)
DEC
Haleakalā
Haleakalā
Situo de Haleakalā
Haleakalā (Usono)
Haleakalā (Usono)
DEC
Haleakalā
Haleakalā
Situo de Haleakalā
Map
Haleakalā
vdr

Nomo redakti

La nomo Haleakala signifas "Domo de la Suno" kaj estas konektita kun la legendo, laŭ kio la duondio Maui kaptis la sunon tie.

Vulkana aktivado redakti

Haleakala estas la sola vulkana de la Havaja insularo ekster la insulo Havajo, kiu estis aktiva en la pasintaj 600 jaroj. Ĝis antaŭ kelkaj jaroj oni supozis, ke la lasta erupcio okazis ĉirkaŭ 1790. Sekve de lastaj radiokarbonaj mezuradoj sugestas tamen, ke la lasta aktivado devas esti datita al la periodo de 1450-1650.

La kratero de la vulkano havas perimetron de 34 km, igante ĝin unu el la plej grandaj sur la mondo.

Esplorado sur Haleakala redakti

 
Observatorioj sur Haleakala, maldekstre "AEOS"

Pro la konsiderinda klareco kaj sekeco de la aero kaj la alteco de pli ol 3.000 metroj super marnivelo, la pinto de Haleakala estas simile uzebla al tiu de la Mauna Kea, kiel tre bona loko por optikaj astronomiaj instrumentoj. Fakuloj el la tuta mondo alvenas al la komplekso nomata "Science City", kie interalie funkcias teleskopoj de la Universitato de Havajo, de la Usona aerarmeo kaj aliaj organizoj. La Altnivela Elektro-Optika Sistemo (angle Advanced Electro-Optical System, AEOS) de la aerarmeo estas ekipita kun spegulo kun diametro de 3,67 m, la plej granda teleskopo sur Haleakala. Ĝi estis unu el la unuaj teleskopoj, kiuj estis ekipitaj kun adapta optiko. Tiel eblas per satelito - rondflugantaj en alto de 400 km - pretigi fotojn kun eriga grando de 10 cm. Aliaj aparatoj estas spegulaj teleskopoj kun 1,6 metra kaj du kun 1,2-metra spegulo, same modernigita Baker-Nunn-kamerao. Sur Haleakala troviĝas ankaŭ ekipaĵoj de Smithsonian Institution kaj FAA.

Vidu ankaŭ redakti