Halebardo estas armilo, lanco kombinita kun batalhakilo.

svedaj halebardoj el la 16-a jc.

Ĝi longis ĝenerale 1,5–1,8 m, estis grava armilo dum la mezepoko, en la 15-a jc. kaj komence de la 16-a jc. La halebardo ebligis por infanteriano batalon kun rajdisto. La lanco helpis distancigo de la malamiko, dum oni povis per la hakilo grave vundi la rajdiston.

La formo de la halebardaj hakiloj estis diversa, ofte ornamita. Kun malapero de la kirasvesto kaj apero de la fusiloj, ĝi sengraviĝis, gravis plu nur la pika funkcio.