Halenkov estas vilaĝo troviĝanta en orienta parto de distrikto Vsetín en Ĉeĥio, en tipe montara regiono. Tra la vilaĝo trafluas rivero Vsetínská Bečva, apartiganta montarojn Vsetínské vrchy kaj Javorníky. Vivas ĉi tie 2 404 loĝantoj (2023).

Halenkov
germane Hallenkau
municipo
Centro de municipo kun preĝejo de Avanco de sankta Kruco
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Halenkov
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Zlín
Distrikto Distrikto Vsetín
Administra municipo Karolinka
Historia regiono Moravio
Parto de Valaĥio
Montaroj Host.-vset. montetaro, Javorníky
Rivero Vsetínská Bečva
Situo Halenkov
 - alteco 425 m s. m.
 - koordinatoj 49° 19′ 21″ N 18° 08′ 50″ O / 49.32250 °N, 18.14722 °O / 49.32250; 18.14722 (mapo)
Areo 42,19 km² (4 219 ha)
Loĝantaro 2 404 (2023)
Denseco 56,98 loĝ./km²
Fondo 1654
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 756 03
NUTS 3 CZ072
NUTS 4 CZ0723
NUTS 5 CZ0723 542679
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 8
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Halenkov
Retpaĝo: www.halenkov.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Historio redakti

Halenkov fondis en la jaro 1654 Jiří Illésházy, hungara nobelo devenanta el Žitný insulo, kiu aĉetis en 1652 la vsetínan senjorujon. La bazo de vilaĝo estis sinjora korto Helenovice, kiu estis nomita laŭ Helena, unusola filino de Jiří Illésházy. Loĝantoj de Halenkov vivtenis sin plejparte per agrikulturo kaj bredado de valaĥia brutaro kaproj kaj ŝafoj.

En la jaro 1868 Michael Thonet fondis en Halenkov fabrikon por meblaro el fleksiga ligno, kio alportis al loĝantoj novajn laborokazojn. En 1992 ĉi tie laboris 160 okupitoj.

En 1908 estis finita fervojo el Vsetín ĝis Velké Karlovice, kiu faciligis la vivon al ĉi tieaj loĝantoj, sed senigis okupon de ĉevalveturigistoj.

En la 30-aj jaroj trafis ankaŭ loĝantojn de Halenkov ekonomia krizo. Tial tiamaj reprezentantoj de la vilaĝo konsentis konstruigi armean deponejon de movigsubstancoj, por ke ili sekurigu al la loĝantoj laboron. La deponejoj estis malvalidigitaj en 2003.