La Halifax Gazette estis la unua gazeto de Kanado, establita la 23an de marto, 1752, en Halifakso, Nov-Skotio. Ĝi estis publikigita ĉiusemajne fare de John Bushell, kiu estis sekvinta projekton kiu estis iniciatita de lia partnero Bartholomew Green, Jr. La gazeto estis dependa de la registaro por la financo.[1] Post Bushell, Anthony Henry (presisto) estis la publikigisto. La "Massachusetts Historical Society" en Bostono posedas la nuran restantan ekzempleron de la unua numero de la Halifax Gazette.

Referencoj redakti

  1. "Halifax Gazette - Canada's First Newspaper". Government of Nova Scotia. Alirita la 21an de marto, 2017.