La Hallgrímskirkja (laŭvorte, la preĝejo de Hallgrímur) estas protestantisma preĝejo en Rejkjaviko, Islando. Kun siaj 74,5 metroj (244 fute) ĝi estas unu el la plej altaj konstruaĵoj en Islando. La preĝejo estas nomita laŭ la Islanda poeto kaj kleriko, Hallgrímur Pétursson (1614-1674), sciita por sia Passíusálmar, kaj aliaj verkoj.

Hallgrímskirkja
kristana preĝejo [+]

LandoIslando
Koordinatoj64° 8′ 30″ N, 21° 55′ 36″ U (mapo)64.14179-21.92674Koordinatoj: 64° 8′ 30″ N, 21° 55′ 36″ U (mapo)

ArkitektoGuðjón Samúelsson

Estiĝo1986
konsekro26-a de oktobro 1986

Hallgrímskirkja (Islando)
Hallgrímskirkja (Islando)
DEC
Hallgrímskirkja
Hallgrímskirkja
Lokigo de Islando en mondo

Map
Hallgrímskirkja

Vikimedia Komunejo:  Hallgrímskirkja [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Hallgrímskirkja, la plej granda kirko de Rejkjaviko

Historio redakti

La plano, per Ŝtata Arkitekto Guðjón Samúelsson, estis komisionita en 1937. La konstruado komenciĝis en 1945 kaj finiĝis en 1986. Ĝi estas en la urba centro kaj videbla en la tuta urbo iĝinte unu el la plej bonesciitaj simboloj de la ĉefurbo. Sekve ĝi ankaŭ ĉefrolis en la emblemo de la 98-a Universala Kongreso de Esperanto en somero 2013 kiu okazis sur Islando.