Hallwil

komunumo de Svislando
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Hallwil (stacidomo).

Hallwil estas komunumo en la distrikto Lencburgo de Kantono Argovio, Svislando. Hallwyl situas en la valo Seetal ĉe la orienta bordo de la rivero Aabach proksimume tri kilometrojn norde de la Lago de Hallwil. Najbaraj komunumoj estas en nordo Seon, en oriento Seengen, en sudo Boniswil, kaj en okcidento Dürrenäsch. Ĝi havis 740 loĝantojn je la fino de 2008.

Hallwil
Blazono de Hallwil
Komunuma domo de Hallwil
komunumo en Svislando
Kantono Argovio
Distrikto Lencburgo
Koordinatoj  47° 19′ 50″ N 8° 10′ 43″ O / 47.33056 °N, 8.17861 °O / 47.33056; 8.17861 (mapo)Koordinatoj: 47° 19′ 50″ N 8° 10′ 43″ O / 47.33056 °N, 8.17861 °O / 47.33056; 8.17861 (mapo)
Nombro de loĝantoj 740 (31 decembro 2008)
Areo 2,18 km²
Alteco 475 m super marnivelo
Poŝtkodo 5705
Komunumkodo 4197
Mapo de Hallwil
vdr

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,18 km², de kiuj 0,28 km² estas kovritaj de arbaro kaj 0,43 km² de konstruaĵoj. La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de 560 msm, kaj la plej malalta punkto sur alteco de 441 msm, ĉe la bordo de la rivero Aabach.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Hallwil datiĝas el la jaro 1167 kiel Allewilare. De 1560 ĝis 1950 la oficiala nomo de la komunumo estis Niederhallwil.

En mezepoko en Hallwil unue regis la Grafoj de Lencburgo, ilin sekvis la Grafoj de Kiburgo kaj en la jaro 1264 ties heredantoj, la Habsburgoj. En ties nomoj la habsburgaj vasaloj, la Senjoroj de Trostburg kaj ek de 1326 la Senjoroj de Liebegg plenumigis la malaltan jurisdikcion en la loko.

En la jaro 1415 la Svisa Ĵurkomunumo konkeris Argovion kaj Hallwil fariĝis parto de la berna regejo, nome de Berna Argovio. La senjoreco Trostburg jam en la jaro 1346 transiris al la Senjoroj de Rinach kaj en la jaro 1486 al la Senjoroj de Hallwyl. Ili vendis sian havaĵon en Hallwil en la jaro 1616 al la urbo Brugg. Ĉar Berno tamen ne toleris la potencokreskon de Brugg, ĝi transprenis la jurisdikcion rekte kaj kreis la tribunaldistrikton Trostburg, kiu estis subvoktejo de la voktejo Lencburgo.

Kiam en la jaro 1798 okaze de la Helveta Revolucio francaj trupoj liberigis Argovion, Hallwil fariĝis komunumo de la distrikto Lencburgo en la nove fondita Kantono Argovio.

 
Trajnhaltejo de Hallwil

Trafiko redakti

En Hallwil troviĝas trajnhaltejon ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Lencburgo al Lucerno, la tiel nomita Seetal-Fervojo.

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo de Lencburgo tra Hochdorf al Lucerno. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 troviĝas 10 kilometrojn sude en Lencburgo.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti


Distrikto Lencburgo
 
 
Ammerswil - Boniswil - Brunegg - Dintikon - Egliswil - Fahrwangen - Hallwil - Hendschiken - Holderbank - Hunzenschwil - Lencburgo - Meisterschwanden - Möriken-Wildegg - Niederlenz - Othmarsingen - Rupperswil - Schafisheim - Seengen - Seon - Staufen