La haloo (el la greka: hálos, lumkorto) de galaksio estas pli-malpli globforma regiono, pli granda ol la galaksio, kiu troviĝas en sia centro.

Ene de la haloo troviĝas stelamasoj kaj iuj, plej ofte malnovaj steloj, kiuj ĉirkaŭas la centron de la galaksio ekster ĝia rotaciebeno. Aldone troveblas tie interstelaj gaznuboj kaj malluma materio, kiuj estigas graviton, sed kies enhavo ankoraŭ ne estas konata.

La haloo de la lakta vojo estas 165.000 lumjarojn larĝa.

En elipsa galaksio, ne estas neta limo inter la korpo de la galaksio kaj la haloo.

Steloj de la haloo redakti

En spirala galaksio, la steloj ĉefe sekvas orbitojn pli malpi cirklajn ĉirkaŭ la galaksia bulbo, en la galaksia ebeno (aŭ meza ebeno de la galaksia disko). Tamen, iuj steloj sekvas tre klinatajn, aŭ ne regulajn orbitojn. Tiaj steloj ŝajnas deveni el malgrandaj galaksioj kaptitaj kaj kunfandataj en la spiralan galaksion. Ekzemple, la nana galaksio de Sagitario suferas kunfandiĝo en nia Laktan Vojon, kiu jam sorbis iujn el ĝiaj steloj.

Male al la galaksia disko, la haloo ŝajnas ne enteni interstelan polvon, kaj ĝiaj steloj estas de stela loĝantaro II , multe pli maljunaj kaj malpli metalhavaj ol la steloj de la stela loĝantaro I de la disko. Tiuj steloj pli similas al tiuj de la bulbo. La haloo entenas ankaŭ multenombrajn globajn stelamasojn.

La haloaj steloj foje trairas la galaksian diskon; iuj ruĝaj nanoj malproksimaj de Suno, kiel la Kaptejna SteloGroombridge 1830 estas, pro iliaj grandaj propraj movoj, suspektitaj veni de la haloo.

Eksteraj ligiloj redakti