Haltero estas sportilo, kiu konsistas ĝenerale el stango kaj du ĉefine almuntitaj pezaĵoj en formo de kugloplato. Oni uzas malpezajn halterojn en la gimnastiko, kondicia trejnado, dum pezajn halterojn en fortosporto kaj en korpokonstruado.

Lyen Wong dum trejnado kun kurthaltero

Halteroj estas ankaŭ klabformaj ekvilibraj organoj de dipteroj kiuj anstataŭas la postajn flugilojn.

Tipoj (kiel sportilo) redakti

  • unumana
  • dumana
    • halterego aŭ longhaltero
    • kurl-haltero (kurbigita stango konvene al preno)
    • triceps-haltero

Oni ankaŭ povas diferencigi inter halteroj kun ŝanĝeblaj kaj fiksaj pezoj.

La halteraj platoj pezas de 0,5 ĝis 50 kg, dum la haltera stango havas la diametron de 30/31 mm.

Vidu ankaŭ redakti