Hamaso

Palestina fundamentisma organizaĵo
(Alidirektita el Hamas)

HamasoĤamasoĤamas (حماس Ḥamās, akronimo de arabe حركة المقاومة الاسلامية, Ḥarakah al-Muqāwamah al-ʾIslāmiyyah, signifanta islama rezisto-movado, poste reinterpretita kiel araba vorto arabe حَمَاسْ, ĥamás, fervoro) estas paramilitista, gerila islamisma palestina movado ideologie proksima al la movado de la Islama Frataro. Ĝi celas neniigon de Israelo kaj kreon de islama teokratio sur la tuta teritorio de la iama Palestino.

Hamaso
حركة المقاومة الإسلامية
flago
politika organizaĵo • rezisto • armea organizaĵo • religia organizaĵo • organizaĵo
Komenco 10-a de decembro 1987 vd
Lando(j) Palestino vd
Sidejo Gaza-urbo
Ideologio

palestina naciismo • islamismoĜihadismo • islama naciismo • Kontraŭcionismokontraŭimperiismoantiusonismoantisemitismo

Fondinto(j) Aĥmed JasinAbd al-Aziz Rantisi • Mahmoud al-Zahar vd
Ĉefestro(j) Yahya SinwarIsmail Hanija vd
Membro de Islama Frataro vd
Posedatoj Al-Aqsa TV vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Manifestacio de subteno por Hamas en Ramallah. La afiŝo prezentas portretojn de Aĥmed Jasin kaj 'Abd al-'Aziz Rantisi, du Hamas-gvidantoj mortigitaj fare de Israelo dum la dua Intifado.

La organizaĵo estis fondita en 1987, kiel reago al la israela okupado. Ĝi estas politike gvidita fare de Khaled Mashaal, Ismail Hanija kaj Yahya Sinwar. Hamas havas la plej fortan subtenon en la Gazaa Sektoro, sed havas subtenantojn ankaŭ en Cisjordanio kaj en palestinaj rifuĝejoj ekster la Palestina Aŭtoritato.

Kiel armita organizaĵo luktanta por neniigo de Israelo kaj tiusenca liberigo de Palestino per uzo de perforto (atakoj kontraŭ militistoj kaj civiluloj en Israelo), Hamas respondecis pri multaj suicidaj atakoj kontraŭ ne-militaj celoj, kiel restoracioj kaj busoj, en multaj Israelaj urboj, dum kiuj mortis centoj da Israelaj civiluloj.

Hamas estas dividita en tri alojn:

  1. politika brako;
  2. Milita brako konata kiel la "Brigadoj Izz ad-Din Al-Qassam" kaj la " Morabitoon " batalas Israelon farante teroristajn operaciojn;
  3. Civila brako (دعوة "Daava"), kiu laboras por la bonfarto de la ĝenerala publiko, funkciigante klinikojn, donante bonfaradon, distribuante manĝaĵojn, establante lernejojn kaj sub la influo de socialaj agadoj mobilizas multajn subtenantojn al Hamas.

Historio redakti

La 26-an de januaro 2006 ĝi venkis la baloton sur Palestinaj teritorioj, okupinte 76 el la 132 disponeblaj lokoj kaj formis novan registaron. 77% el la loĝantaro voĉdonis. Israelo esprimis sian maltrankvilon pro la rezultoj de la palestina balotado, dum la antaŭe reganta partio Fatah (kiu gajnis 43 lokojn) anoncis ke ĝi entute ne partoprenos en la nova registaro. La nova registaro enoficiĝis la 28-an de marto 2006. Tamen plej parto de registaroj de aliaj landoj kaj eĉ multaj arabaj ŝtatoj ne agnoskis kaj la rezulton de la balotadon kaj la registaron de Hamas, ĉar konsideris tiun organizaĵon kiel terorisma organizaĵo, kaj la prezidanto Maĥmud Abbas daŭre retenis la povon.[1][2]

Post tio la diferencoj inter Hamas kaj Fatah pliiĝis kaj preskaŭ eksplodis enlanda milito per diversaj konfliktoj dum la resto de la jaro 2006; dum ili Hamas plifortigis sin kaj sian povon en la Gaza Sektoro, dum Fatah retenis la povon en Cisjordanio. Fine de la jaro 2008 ekis la Konflikto de la Gaza Sektoro (2008-2009), per kiu la armeo de Israelo atakis la sektoron entute. Laŭ nepruvita informo dum tiu konflikto Fatah havis preparitan armeeton por ekkontroli la Sektoron kaze de malvenko de Hamas.[3]

La 23an de aprilo 2014 Hamas kaj Fatah interkonsentis post sep rompojaroj por politika reunuigo de la lando.[mankas fonto]

La 7-an de oktobro 2023 komenciĝis milito inter Hamaso kaj Israelo kiam "Brigadoj Izz ad-Din al-Kassam" (milita branĉo de Hamaso) subite atakis Israelon, lanĉante milojn da misiloj kaj sendante grupojn de batalantoj kadre de sia operaco "Inundo Al-Aksa". Israelo respondis per armea operaco "Feraj glavoj". Pereis centoj da homoj kaj miloj estis vunditaj.

Statuso redakti

Hamas estis difinita kiel terorisma organizaĵo fare de pluraj landoj, inkluzive de Usono [4], Britio [5], Eŭropa Unio [6][7], Germanio [8], Kanado [9][10]Aŭstralio [11] kaj Japanio [12][13].

Krome, la organizo estas malpermesita en Jordanio, kvankam tie ĝi ne estas oficiale konsiderata terorisma organizo [14]. La organizo ankaŭ estas efektive malpermesita en Sauda Arabio [15], kiu konsideras ĝin kiel parto de la Islama Frateco , kiu ja estas konsiderata terorisma organizo [16]. La aŭtoritatoj de Egiptio ankaŭ enlistigis la organizon kiel terorisman organizon en 2014, sed la Hamas-malpermeso estis nuligita kelkajn monatojn poste [17].

Nek la Unuiĝintaj Nacioj [18][19][20][21], nek landoj kiel Rusio [22], Ĉinio [23][24], Brazilo [25]Turkio [26][27] kaj Kataro [28][29] konsideras ĝin kiel terorisma organizo. Male, ĝi estas difinita kiel legitima politika movado fare de tiuj landoj kaj plej multaj arabaj landoj kaj de Irano [30].

En majo 2021 la Organizaĵo de Amerikaj Ŝtatoj agnoskis Hamason terorista organizaĵo. La decidon oponis Bolivio, Argentino, Meksiko kaj Venezuelo.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Los resultados oficiales confirman una aplastante victoria de Hamas, El Mundo, 26-a de januaro 2006 [1] Alirita la 6an de Majo 2017.
  2. [2] Alirita la 6an de Majo 2017.
  3. El País, "Al Fatah tenía 3.500 hombres en Egipto listos para entrar en la franja" (Al Fatah havis 3.500 homojn en Egiptujo pretaj por eniri en la sektoro), 29 januaro 2009, p.3
  4. Foreign Terrorist Organizations.
  5. Proscribed terrorist groups or organisations.
  6. Boffey, Daniel, "EU court upholds Hamas terror listing", July 26, 2017.
  7. Fighting terrorism.
  8. Faeser: Betätigungsverbot für Hamas und Samidoun in Deutschland. Tagesschau.de, 2. November 2023
  9. Currently listed entities (December 21, 2018).
  10. Public Safety pri Hamas
  11. "Entirety of Hamas to be listed as a terrorist organisation", ABC News, February 17, 2022.
  12. National Police Agency. Arkivita el la originalo je March 28, 2022. Alirita November 26, 2022.
  13. Japan's Foreign Policy in Major Diplomatic Fields.
  14. "Hamas and Jordan are gradually getting closer, after a long estrangement", MEMO, May 13, 2019.
  15. Hamas seeks to retain Saudi ties despite Brotherhood ban – Al-Monitor: the Pulse of the Middle East. Al-Monitor (March 19, 2014). Alirita July 17, 2015.
  16. "Reconciliation drive between Hamas, Saudis hits wall", MEMO, January 21, 2020.
  17. "Egipta tribunalo nuligas la verdikton ke Hamas estas terora grupo" . www.aljazeera.com (angla) . 6-a de junio 2015.
  18. "United Nations designated terrorist groups and targeted sanctions", UNODC, June 2018. Arkivigite je 2020-10-30 per la retarkivo Wayback Machine
  19. . Activities of Hamas and Other Militant Groups in Gaza – GA Draft Resolution (A/73/L.42).
  20. "US resolution to condemn activities of Hamas voted down in General Assembly", UN News, December 6, 2018.
  21. "U.S. Resolution Against Hamas Is Defeated in the United Nations", December 6, 2018.
  22. Eke, Steven, "Moscow risks anger over Hamas visit", BBC News, March 3, 2006.
  23. Zambelis, Chris, "China's Palestine Policy".
  24. Joshua Davidovich. "The China bank is not the issue here, dude", The Times of Israel, December 18, 2013.
  25. "Por que Brasil não classifica Hamas como 'grupo terrorista'", G1, 9 October 2023. (portugale)
  26. Lazaroff, T.. "Erdogan: 'Hamas is not a terrorist organization'", May 13, 2011.
  27. "Turkish FM Davutoğlu meets Hamas chief amid Israel row".
  28. "Terror financiers are living freely in Qatar, US discloses", The Telegraph, November 16, 2014.
  29. "Israel and Qatar have an unlikely partnership for dealing with Gaza", September 10, 2020.
  30. EUGENIO GARCÍA GASCÓN, Hamás acepta un estado palestino en las fronteras de 1967 y sin reconocer a Israel, Público, 2an de Majo 2017 [3] Alirita la 6an de Majo 2017.