Hamdan bin Raŝid Al Maktum

vicreganto de Dubajo

Hamdan bin Raŝid Al Maktum (arabe حمدان بن راشد آل مكتوم, Ḥamdān bin Rāŝid Āl Maktūm; naskiĝis la 25-an de decembro 1945, mortis la 24-an de marto 2021) estis araba ŝejĥo kaj membro de la reganta familio Maktum, vic-reganto de Dubajo kaj ministro de financoj kaj industrio de la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj (U.A.E.).

Hamdan bin Raŝid Al Maktum
Ŝejĥo Hamdan bin Raŝid Al Maktum (2003)
Ŝejĥo Hamdan bin Raŝid Al Maktum (2003)
Persona informo
حمدان بن راشد آل مكتوم
Naskiĝo 25-an de decembro 1945 (1945-12-25)
en Bur Dubajo
Morto 24-an de marto 2021 (2021-03-24) (75-jaraĝa)
Religio islamo vd
Lingvoj arabaangla vd
Ŝtataneco Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj vd
Alma mater Universitato de Kembriĝo • Al Ahmadiya School vd
Familio
Dinastio Āl Maktūm vd
Patro Raŝid bin Sa'id Al Maktum vd
Gefratoj Maktoum bin Rashid Al Maktoum • Mohamedo bin Raŝid Al Maktum • Ahmed bin Rashid Al Maktoum vd
Profesio
Okupo politikistoentreprenisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Al Maktum frekventis lernejojn en Dubajo kaj studis ĉe la Bell School of Languages en Kembriĝo. En 1971 li iĝis la unua ministro pri financoj kaj industrio de la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, pozicio, kiun li tenis ĝis sia morto. Li estis la ĉefa reprezentanto de la UAE ĉe la Internacia Monunua Fonduso, la Organizo de Nafto-Eksportaj Landoj (OPEL) kaj de la Arabaj Ŝtatoj. En 1995 Hamdan Al Maktum estis nomumita vic-reganto de Dubajo[1].

Fondumo Al Maktoum redakti

Li estis la iniciatinto de la Al Maktoum Instituto en Dubajo, institucio kiu aljuĝas stipendiojn al studentoj, kaj fondis la Al Maktoum Foundation, kiu antaŭenigas interkulturan dialogon inter la araba kaj okcidenta mondoj. Li estis la fondinto kaj "patrono" de Al-Maktoum Kolegio de Supera Edukado en Dundee, Skotlando[2].

Premio Hamdan de Unesko por instruista disvolviĝo redakti

Lia Fondumo (Al Maktoum Foundation) finance subtenas la Unesko-premion Hamdan por Instruista Disvolviĝo, kreita en 2008 por subteni la plibonigon de instruado kaj lernkvaliton por atingi la UN-celon de Daŭripova Evoluo n-ro 4 pri kvalita edukado, kiu estas unu el la prioritatoj de Unesko. La premio estas egale dividita inter tri gajnintoj, kies projektoj celas plibonigi tutmonde la efikecon kaj efikecon de instruistoj.

Akcelo de la araba lingvo en ne-arabaj landoj redakti

La Fondumo Hamdan bin Rashid Al Maktoum aprobis la efektivigplanon, kiun la Centro de Araba Lingvo por Ne-Arabaj Parolantoj ĉe ICESCO (islama ekvivalento de Unesko) prezentis pri la projekto por subteni la instruadon de araba lingvo en ne-arabaj landoj[3].

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti