Hammarbacken situas en Ludvika en Ludvika komunumo en Svedio.

Ĝi estas belega uzinmedio kun forĝistloĝejo kaj kafejo endome kaj eksterdome. Ekspozicioj en Sädesmagasinet (grenmagazeno), eksterdomaj koncertoj kaj diversaj infanaktivaĵoj. Mendebla estas propra kafokorbo en kafejo. Promenado laŭ Höjdarstigen (vojeto) al Ställviksberget (monto) kaj ĝuado de la panoramo al Ludvika. En Hammarbacken ankaŭ estas vendado de muziko, metiaĵoj, skribaĵoj kaj libroj de la regiono. Pli da informado pri eventoj laŭ venontaj lokaj gazetanoncoj aŭ kontaktu Ludvikan Turistoficejon. Hammarbacken estas medio de Ekomuzeo Minlando.

Loko: lau naciaj vojoj 245/247 en Ludvika.