Hamry (distrikto Chrudim)

municipo en Ĉeĥio, en distrikto Chrudim
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Hamry

Municipo Hamry situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Chrudim, en valo de rivero Chrudimka, 4 km sude de urbo Hlinsko. Vivas ĉi tie 225 loĝantoj (2023). Sude de la municipo troviĝas unu el la plej malnovaj valbaraĵoj en Ĉeĥio - Hamry.

Hamry
germane Hammer
municipo
Hamry, municipa ofico
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Hamry
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Chrudim
Administra municipo Hlinsko
Historia regiono Bohemio
Montaro Suprasvratka montetaro, Fera montaro
Rivero Chrudimka
Situo Hamry
 - alteco 585 m s. m.
 - koordinatoj 49° 44′ 16″ N 15° 55′ 31″ O / 49.73778 °N, 15.92528 °O / 49.73778; 15.92528 (mapo)
Katastro 3,82 km² (382 ha) Hamry u Hlinska
Loĝantaro 225 (2023)
Denseco 58,9 loĝ./km²
Unua skribmencio 1353
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 539 01
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0531
NUTS 5 CZ0531 571377
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Hamry (Chrudim District)
Retpaĝo: www.hamry.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Jeníkov, Hlinsko, Studnice kaj Vortová.

Historio redakti

La unuaj skribaj mencioj pri la vilaĝo, kiu ekestis komence de la 16-a jarcento, devenas el la jaro 1353 kaj el la jaro 1392, kiam ĝi estis parto de la sinjorejo Rychmburk. La vilaĝo, origine nomata Přerostlé kaj poste de la 18-a jarcento Přerostlé Hamry, situas en pentrinda pejzaĝo ĉirkaŭ rivero Chrudimka. La nomo Hamry estas derivita de la vorto hamr (martelmaŝino) signanta maŝinon kaj ankaŭ domon, kie oni prilaboradis krudan feron je forĝebla ŝtalo. Ĝi estis esence granda forĝejo, kies ĉefa ilo estis ĝuste martelmaŝino, grandega martelo movigada per akvorado. En la 15-a kaj 16-a jarcentoj martelmaŝinista metio floris kaj martelmaŝinistoj estis relative riĉaj homoj kun diversaj eksterordinaraj rajtoj. Ĝis nun Hamry konservis sian originan situan strukturon, kiun kreas domoj en grupoj sur ambaŭ flankoj de la rivero. En la vilaĝo konserviĝis kelkaj valoraj popolkonstruaĵoj tipaj por ĉi tiu submontara regiono (n-roj 4, 5, 12, 14, 25), ĉarpentitaj, ĉiuj el la jaroj 1780 - 1790. La bieno havas loĝdomon el la 17-a jarcento kaj el la 1-a duono de la 18-a jarcento, teretaĝo estas masonita, la dua etaĝo ĉarpentita.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869531
1880530
1890536
1900559
1910607
1921559
JaroLoĝantoj
1930597
1950395
1961368
1970320
1980262
1991219
JaroLoĝantoj
2001237
2014260
2016240
2017237
2018234
2019233
JaroLoĝantoj
2020233
2021221
2022219
2023225

Vidindaĵoj redakti

Kapelo kaj banejo redakti

Proksime de Hamry, apud la vojo al Hlinsko, troviĝas baroka kapelo de Sankta Johano Nepomuka el la jaro 1760, konstruita super fonteto kun kuraca akvo. Jam en la 17-a jarcento ĉi tie estis t.n. Sanktjohana Banejo. La kapelo estas oblonga, finita duoncirkle, volbita per du krestaj kampoj sur zonoj. Sur la altaro estas statuo de Sankta Johano Nepomuka el la 1-a duono de 18-a jarcento.

Statuo redakti

Statuo de Sankta Maria estas el la jaro 1828.

Valbaraĵo redakti

En la jaroj 1907 - 1912 estis ĉi tie konstruita unu el la plej malnovaj surŝutitaj valbaraĵoj en Ĉeĥio. Ĝia ĉefa celo estis protekti la teritorion kontraŭ inundoj. Nuntempe krom tio ĝi provizas grandan teritorion ĉirkaŭ Hlinsko kaj Havlíčkův Brod per trinkakvo. Belega pejzaĝo en ĉirkaŭaĵo ĝis nun allogas multajn turistojn ne nur somere, sed ankaŭ proponas idealan terenon por skikurado. Tra la vilaĝo trairas instrua pado "Tra Vysočina regiono" kaj apude kondukas bicikla vojo n-ro 1 el Prago al Brno.

Literaturo redakti

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.

Pluaj fotoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti