Hannah HÖCH (naskiĝinta je la 1-a de novembro, 1889, mortinta je la 31-a de majo, 1978) estis fama Dadaista artistino naskiĝinta en Gotha, Germanio.

Hannah Höch
Persona informo
Hannah Höch
Naskonomo Monsieur Wilmmot
Naskiĝo 1-an de novembro 1889 (1889-11-01)
en Gotha
Morto 31-an de majo 1978 (1978-05-31) (88-jaraĝa)
en Berlino
Tombo Heiligensee vd
Etno Germanoj vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Profesio
Alia nomo Hoch, Hannah vd
Okupo fotisto • pentristo • desegnisto • grafikartisto • kungluisto • artisto vd
Laborkampo pentradofotografio vd
Aktiva en BerlinoRomoHago vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Edukado redakti

De 1912 ĝis 1914 ŝi studis ĉe la Kolegio de Artoj kaj Slojdoj en Berlino sub la gvidado de la direktoro de la klaso por vitra organizo, Harold Bergen. Ŝi studis vitran desegnon kaj grafikon, anstataŭ fajnarton, por plaĉi al sia patro. Ŝi rekomencis siajn studojn en 1915, ĉi-foje enirante la grafikklason ĉe la Nacia Instituto de la Muzeo de Artoj kaj Slojdoj. Ankaŭ en 1915, Höch komencis influan amikecon kun Raoul Hausmann, membro de la Berlina Dada movado. La engaĝo de Höch kun la Berlinaj Dadaistoj komenciĝis vere en 1919. Post sia ĉelernejado, ŝi laboris en la metia departemento por Ullstein Verlang. La influo de tiu frua laboro kaj trejnado estas klare videblaj en ŝia pli malfrua laboro engaĝante referencojn al robaj fasinoj kaj teksaĵoj. De 1926 al 1929, ŝi loĝis kaj laboris en Nederlandio. Höch faris influan amikecon tra la jaroj kun Kurt Schwitters kaj Piet Mondrian, inter aliuloj. Hausmann, kun Höch, estis unu el la unuaj pioniroj de la artformo kiu eknomiĝus muntita foto.

Feminismo redakti

Kiam la Dadaistoj “pagis lipan servon al ina emancipiĝo” ili klare ne tute volis inkluzivi virinon en iliaj vicoj. Hans Richter priskribis la kontribuon de Höch al la Dada movado kiel la “sandviĉoj, biero kaj kafo, kiujn ŝi sukcesis iel krei malgraŭ la malmulto da mono.” Raoul Hausmann eĉ sugestis, ke Höch trovu laboron por subteni lin finance. Höch estis la sola virino en la Berlina Dada grupo, kvankam Sophie Taeuber-Arp, Beatrice Wood kaj Baronino Elsa von Freytag-Loringhoven ankaŭ estis gravaj (se preterviditaj) Dadaistaj personoj.

Ŝi referencis la bigotecon de la Berlina Dadaista grupo kaj Germana socio entute en ŝia muntita foto, ‘’Da-Dandy’’. Multe da ŝiaj artaĵoj montris la belon de kulturo, komparante realecon al priskriboj de la ‘neue frau’ en magazinoj. Ŝia laboro ĉe Verlang metis ŝin en pozicio kie ŝi laboris kun magazinoj direktitaj al virinoj, farigante ŝin akute konscia pri la malsameco inter virinoj en komunikiloj kaj en realeco. Geedzeco ne eskapis ŝian kritikon – ŝi figuris edzinojn kiel manekenoj kaj infanoj, reflektante la ideon, ke virinoj ne estas viditaj kiel kompletaj homoj kaj havas malmulte da kontrolo super iliaj vivoj. Höch vidis sin kiel parto de la ina movado en la 1920-aj jaroj, kiel montrita en ŝia figuro de si en 'Schnitt mit dem Kuchenmesser Dada Durch die Letzte Weimarer Bierbauchkulturepoche Deutschlands.’ Ŝiaj artaĵoj ankaŭ ofte kombinis viron kaj inon en unu estaĵon. Dum la erao de la Weimar Respubliko, “viraj virinoj ambaŭ celebriĝis kaj kritikiĝis por disrompi iliajn tradiciajn seksajn rulojn.” Ŝia ambaŭseksaj karakteroj eble ankaŭ estis rilatata al ŝia ambaŭseksemeco, kaj la percepto, ke inaj lesboj altiriĝis al vireco, ne al virinoj. Ŝia laboro de 1926 al 1935 figuris samseksajn kuplojn, kaj virinoj denove estis centra temo en ŝia laboro de 1963 al 1973. Höch ankaŭ faris fortajn deklarojn pri rasa diskriminacio.

La Seksemeco de Hausmann kaj Höch redakti

La personaj rilatoj de Höch kun Hausmann kreskis de amikeco al romanco eventuale. Dum tiu estis la unua grava parenceco, kiu influis la artverkon de Höch, ŝi ofte reflektis pri siaj parencecoj en verkaĵoj kiel ‘’Love’’ (1926). Post ŝia engaĝo kun Hausmann, ŝi sekse engaĝiĝis kun virinoj kaj havis parencecon de 1926 al 1929 kun la Nederlanda skribisto kaj lingvisto Til Brugman. Hausmann estis edziĝanta kun alia virino dum ilia engaĝo, kaj rifuzis geedziĝi kun Höch. Ŝi subtenis la inan rajton de reprodukta kontrolo; ŝi estis havinta du abortojn dum ŝia engaĝo kun Hausmann. Hausmann estis fizike mistraktanta. Höch kaj Hausmann apartiĝis en 1922, kiam Höch estis bone fariĝante artistino en sia propra maniero, sendependa de ŝia engaĝo kun Hausmann. Flanke, estis dum la parenceco de Höch kun Hausmann, ke ambaŭ artistoj eniris la mondon de kolaĝo, plivastigante la artformon unue aplikitan per kubistaj pentristoj. Estas evidento, ke ŝi kunlaboris kun Hausmann, kvankam ŝi estis konsiderata lia amatino, ne lia egalulino. Höch pasigis la jarojn de la Tria Imperio en Germanio, provante resti kvieta kaj en la fono. Ŝi geedziĝis kun multe pli juna komercisto kaj pianisto Kurt Matthies en 1938 kaj eksedzigis lin en 1944.

Verko redakti

La plej fama artaĵo de Höch estas ‘’Cut With The Kitchen Knife’’ (angle ‘’Tranĉita Per La Kuireja Tranĉilo’’), kritiko pri Weimar Germanio en 1919. Tiu ĉi artaĵo konbinas bildojn de ĵurnaloj de la epoko rekreitaj fari novan deklaron pri vivo kaj arto en la Dada movado.

 
Hommage à Hannah Höch en Berlino

Kvankam ŝia laboro ne estis aklamita post la milito kiel ĝi estis antaŭ la leviĝo de la Tria Imperio, ŝi kontinuis produkti ŝiajn muntitajn fotojn kaj ekspozicii ilin internacie ĝis ŝia morto.

Hannah Höch mortis en Berlino en 1978.

Influo redakti

La subjektoj alpaŝitaj en la 1920-aj kaj 30-aj jaroj restas aferkoncernaj hodiaŭ; ŝia verko ankoraŭ ofte ekspoziciiĝas.

Bibliografio redakti

Tiu ĉi artikolo estas direkta traduko el la anglalingva versio de Vikipedio, la 1-an septembro, 2006.

Meskimmon, Marsha. ‘’We Weren't Modern Enough: Women Artists and the Limits of German Modernism’’. Berkeley, California: University of California Press, 1999.

Meskimmon, Marsha & Shearer West, ed. ‘’Visions of the 'Neue Frau': Women and the Visual Arts in Weimar Germany.’’ Hants, England: Scolar Press, 1995.

Noun, Louise R. ‘’Three Berlin Artists of the Weimar Era: Hannah Höch, Käthe Kollwitz and Jeanne Mammen.’’ Des Moines, Iowa: Des Moines Art Center, 1994.

Ohff, Heinz. ‘’Hannah Höch’’. Berlin: Deutsche Gesellschaft für Bildende Kunst, 1968. Sante, Luc. "Dada's Girl: Hannah Höch Thumbs Her Nose at Art." ‘’Slate.’’ 10 April, 1997.