Hannes Olof Gösta ALFVÉN (naskiĝis la 30-an de majo 1908 en Norrköping, mortis la 2-an de aprilo 1995 en Stokholmo) estis sveda fizikisto. Li estis unu el la patroj de magnetofluidodinamiko, kaj pro siaj pioniraj studoj li gajnis la Nobel-Premion pri Fiziko en 1970.[1]

Hannes Alfvén
Nobel-premiito
Persona informo
Hannes Alfvén
Naskonomo Hannes Olof Gösta Alfvén
Naskiĝo 30-an de majo 1908 (1908-05-30)
en Norrköping
Morto 2-an de aprilo 1995 (1995-04-02) (86-jaraĝa)
en paroĥo Danderyd
Tombo tombejo Djursholm en Danderyd vd
Religio ateismo vd
Etno svedoj vd
Lingvoj svedaangla vd
Ŝtataneco Svedio vd
Alma mater Universitato de Upsalo vd
Familio
Patro Johannes Alfvén vd
Patrino Anna-Clara Romanus-Alfvén vd
Edz(in)o Kerstin Alfvén vd
Infanoj Inger Alfvén • Gösta Alfvén vd
Parencoj Carl Romanus • Anton Romanus • Erik Gustaf Alfvén • Hugo Alfvén • Karl Andrew Alfvén vd
Profesio
Alia nomo Olof Johannesson vd
Okupo fizikistoastronomo • astrofizikisto • universitata instruisto • elektrika inĝeniero • sciencfikcia verkisto vd
Laborkampo fiziko vd
Doktoreca konsilisto Manne Siegbahn vd
Verkado
Verkoj The Great Computer. A Vision. ❦
The End of Man? ❦
A nagy számítógép vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Alfvén diplomiĝis en la Universitato de Uppsala en 1926, kaj tie doktoriĝis en 1935, en la fako de plasmofiziko. Li eklaboris tie kiel esploristo; en 1937 li enoficixgis en la Nobel-Instituto pri Fiziko, en Stokholmo, kaj ekde 1940 ĝis 1967 li profesoris en la stokholma Reĝa Instituto pri Teknologio.

Li malkovris la tiel nomatajn ondojn de Alfvén, kiujn dissendas plasmo situanta en magneta kampo. Lia laboro estis aparte grava en la kompreno de la formado de sunsistemo, ĉar li klarigis kiel la materifluo forpuŝita de la suna vento kapablis transdoni la angulan movokvanton de la Suno al la ĉirkaŭsuna disko.

Referencoj redakti