Hannes Kolehmainen

Hannes (plena Johannes Petteri) KOLEHMAINEN (Naskiĝis 9-an de decembro 1889, Kuopio, Finnlando; Mortis 11-an de januaro 1966, Helsinko, Finnlando) estis finna sportisto, kiu estis la unua el la grandaj modernaj longdistancaj kurantoj de Finnlando. Li akiris atenton per sia escepteca eltenivo kaj gajnis kvar orajn olimpikajn medalojn.

Hannes Kolehmainen
Persona informo
Naskonomo Juho Pietari Kolehmainen
Naskiĝo 9-an de decembro 1889 (1889-12-09)
en Kuopio
Morto 11-an de januaro 1966 (1966-01-11) (76-jaraĝa)
en Helsinko
Ŝtataneco FinnlandoUsono
Okupo
Okupo longdistanca kuristo • maratonisto • atleto
vdr

KOLEHMAINEN naskiĝis en sportema familio – du pli aĝaj fratoj ankaŭ estis rimarkindaj longdistancaj kurantoj - kaj komencis kuri kun dekkelkaj jaroj. En la jaro 1911 li venkis en la brita ĉampionado trans kvar mejloj. Dum la Olimpiaj ludoj 1912 en Stokholmo KOLEHMAINEN gvidis sub ardega suno en la 10.000-metra konkurso ekde la unua raŭndo kaj venkis facile. En la kuro trans 5.000 metroj plejan parton de la tempo li kuris kiel dua, tre proksime al la gvidanta Jean BOUIN el Francio kaj restis nur 20 metroj ĝis la celo, kiam li sturmis antaŭen por venki en mondrekorda tempo de 14 minutoj kaj 36.6 sekundoj. Sian trian oran medalon li gajnis en la kampokura konkurso (poste ne plu olimpika disciplino), kiu tiutempe mezuris 8.000 metrojn (proksimume 5 mejlojn). Kvankam li metis plian mondan rekordon en antaŭkonkurso de la 3.000-metra teamokuro, Finnlando ne sukcesis kvalifikiĝi por la finalo.

KOLEHMAINEN kuris per mole kaj konstante fluantaj paŝoj, tenis siajn brakojn altaj kaj movis ilin en nekutima kirla maniero. Li trejnis harde kaj manĝis laŭ vegetara dieto. Ekde 1912 ĝis 1921 li vivis en Usono, kie li daŭrigis konkursi. En 1913 li metis rekordojn kaj subtegmente kaj subĉiele. Dum la olimpikoj en Antverpeno 1920 li kuris por Finnlando en la plej longa el ĉiuj maratonaj konkursoj (42.750 metroj). En vipanta pluvo li venkis kun eta antaŭeco post 2 horoj 32 minutoj kaj 35,8 sekundoj.

Legu ankaŭ pri aliaj longdistancaj kurantoj!


Eksteraj ligiloj redakti