Ĉi tie estas islanda nomo. Plejmulto de islandanoj ne havas familiajn nomojn. La lasta nomo de ĉi tiu persono estas patronomo. Mencii lin oni povas sub lia persona nomo Hannes.

Hannes Sigfússon (1922-1997) estas unu el tiuj poetoj kiuj renovigis la stilon de la islanda poezio post la dua mondmilito. Tiu renovigo koncernis kaj la formon kaj la esprimadon kiuj ambaŭ draste deviis de la tradicia poetiko de rimoj, regula aliteracio kaj pli-malpli rekta esprimado. Tiu "revolucio" akirigis al la koncernaj poetoj la kromnomon "atom-poetoj", unue en mallaŭda senco, sed poste tiu nomo fariĝis serioza literaturðhistoria koncepto. La "atom-poetoj" tamen estas diferencaj inter si kaj havas ĉiu sian apartan karakteron. Hannes Sigfússon debutis kiel poeto per sia granda poemo Dimbilvaka 1949 (la nomo estas malnova kaj rilatas al la semajno antaŭ kiam oni ŝanĝis pri frapiloj en la preĝejaj sonoriloj, metis lignan frapilon anstataŭ metala). Tiu granda poemo, kvankam obskura, estas unike impresa per siaj ofte strangaj metaforoj kaj ia mistika grandiozo. Post tio Hannes aperigis pliajn poemarojn, kiuj ecigas originala bildrico kaj vastaj konceptoj.

Hannes Sigfússon
Persona informo
Naskiĝo 2-an de marto 1922 (1922-03-02)
en Rejkjaviko
Morto 13-an de aŭgusto 1997 (1997-08-13) (75-jaraĝa)
Ŝtataneco Islando vd
Profesio
Okupo poeto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

En Esperanto aperis redakti