Hans-Joachim Leithner

Hans-Joachim LEITHNER (naskiĝinta en 1943) estas germana restaŭristo kaj konservisto kaj faklibra verkisto.

Hans-Joachim Leithner
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1942 (1942-11-30) (81-jaraĝa)
vdr

Agadoj redakti

Leithner deĵoris en Jena (VEB Jenapharm), ĉe Fakaltlernejo de Erfurto (fakultato pri konservado/restaŭrado; tie ĉi li ankaŭ estis estinta studento) kaj fine ĉe Turingia landoficejo pri monumentprotektado kaj arkeologio. Vivas li Vajmare.

Krom verkoj pri restaŭrado li ankaŭ furore verkis aĵojn pri la kultura historio de Vajmaro kiujn li publikigis memeldonistece. Ĝis nun temis pri esploroj pri putoj, fontanoj kaj parkoj en Vajmaro kaj ties ĉirkaŭaĵoj. Krome li estas ŝatata ĉiĉerono.[1]

Verkoj redakti

  • Gärten in Weimar und Parkanlagen im Weimarer Umland, Weimar 2021.
  • Parkanlagen in Weimar, Weimar 2021.
  • WeimarWissen: Der Weimarer Brunnenschatz, Weimar 2018.
  • Edelmetalle, Weimar 2019.
  • Eisenwerkstoffe, Weimar 2019.
  • Buntmetalle, Weimar 2019.
  • Metalle, Weimar 2016.
  • Holz, dua eldono, Weimar 2014.

Referencoj redakti

  1. Tag des offenen Denkmals 2018. Arkivita el la originalo je 2021-09-05. Alirita 2022-10-25.

Eksteraj ligiloj redakti