Hans Albers

germana aktoro kaj kantisto

Hans Philipp August ALBERS [hans albes] (naskiĝis la 22-an de septembro, 1891, mortis la 24-an de julio, 1960) estis germana aktoro kaj kantisto.

Hans Albers
Persona informo
Hans Albers
Naskiĝo 22-an de septembro 1891 (1891-09-22)
en Hamburgo
Morto 24-an de julio 1960 (1960-07-24) (68-jaraĝa)
en Berg
Tombo tombejo Ohlsdorf vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Familio
Edz(in)o Claire Dux vd
Amkunulo Hansi Burg vd
Profesio
Okupo kantisto • teatra aktoro • filmaktoro vd
Aktiva dum 1918– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Hans Albers naskiĝis en Hamburgo. Instigite de siaj gepatroj, li komencis komercistan lernadon, sed ne finis ĝin. Li lernis aktori kaj aperis en kelkaj malgrandaj teatraj roloj.

Post la Unua mondmilito li laboris en diversaj Berlinaj teatroj: ĉefe en komediaj roloj. Lia unua granda sukceso tamen estis serioza rolo: En la teatraĵo Die Verbrecher de Ferdinand Bruckner li aperis kiel kelnero.

Post multaj mutfilmoj, li en la jaro 1930 transprenis malgrandan rolon en la filmo Der blaue Engel, kiu famigis Marlene Dietrich. En 1932 li gajnis grandan sukceson per sia ĉefrolo en F. P. 1 antwortet nicht.

Kiam la nazioj akiris la potencon, li decidis resti neŭtrala. Kvankam li ekde 1925 vivis kune kun la juda aktorino Hansi Burg, li restis populara persono - pro siaj blondaj haroj kaj bluaj okuloj li estis por multaj la ekzemplo de la ideala germano. Hansi Burg fuĝis al Londono en 1938. Hans Albers suferis pro la disiĝo, sed daŭrigis sian sukcesan filmkarieron. Ankaŭ post la Dua mondmilito li aperis en multaj filmoj.

Li mortis en 1960 en Kempfenhausen, parto de la komunumo Berg apud Starnberg.

Listo de filmoj redakti

  • Der blaue Engel (Germanio, 1930)
  • F. P. 1 antwortet nicht (Germanio, 1932)
  • Gold (Germanio, 1934)
  • Der Mann, der Sherlock Holmes war (Germanio, 1937)
  • Fahrendes Volk (Germanio/Francio, 1938)
  • Wasser für Canitoga (Germanio, 1939)
  • Carl Peters (Germanio, 1941)
  • Münchhausen (Germanio, 1943)
  • Große Freiheit Nr. 7 (Germanio, 1944)
  • Nachts auf den Straßen (Germanio, 1952)
  • Auf der Reeperbahn nachts um halb eins (Germanio 1954)

Eksteraj ligiloj redakti