Hans Bergel

Hans BERGEL (naskiĝinta la 26-an de julio 1925 en Râșnov mortis la 26-an de februaro 2022) estis transilvania verkisto germanlingva, sportisto kaj ĵurnalisto.

Hans Bergel
Persona informo
Naskiĝo 26-an de julio 1925 (1925-07-26)
en Râșnov
Morto 26-an de februaro 2022 (2022-02-26) (96-jaraĝa)
en Distrikto Starnberg
Lingvoj germanarumana vd
Ŝtataneco GermanioRumanio vd
Alma mater Universitato de Bukareŝto vd
Profesio
Alia nomo Curd Bregenz vd
Okupo ĵurnalistoverkisto vd
Aktiva en SibiuBukareŝtoGröbenzell vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

La filo de la elementarlernejedukisto Erich Bergel pasigis belan infanectempon en Transilvanio. Post la enmarŝo de la Ruĝa Armeo en 1944 la patro malliberigitis. En 1945 Hans Bergel devus esti transportita je punlaboro en sovetian gulagon. Sed li sukcese fuĝis. Inter 1946 kaj 1947 li denove deĵoris kiel instruisto. En 1947 li volis fuĝi el komunisma Rumanio sed arestitis en Budapeŝto kaj ekstradiciiĝis al la rumanaj instancoj. En 1948 Bergel fuĝis el la karcero, arestitis denove kaj rekrutitis finfine por la rumania armeo. Inter 1949 kaj 1956 li estis rekordcela sportisto kaj membro de la rumania skiteamo. Laŭ propraj asertoj li telestudis inter 1951-54 arthistorion kaj filozofion ĉe la Universitato de Bukareŝto. En 1957/58 li estis kulturredaktisto ĉe la germanlingva gazeto Volkszeitung en Brașov, la organo de la regionaj partikomitato kaj popolparlamento.

Akuzito en la kontraŭverkista proceso redakti

En 1959 li arestitis kaj kondamnitis je 15 jaroj da mallibereco dum la t.n. Braŝova kontraŭverkista proceso. Ĝi estis aranĝita por malhelpi certan aron da germanlingvaj verkistoj (vidu ĉe Eginald Schlattner).

Pro ĝenerala amnestio de politikaj prizonuloj Bergel liberigitis en 1964. Kvar jarojn poste estis permesita al li la translokiĝo al Germanlando, ankaŭ pro la petado de Günter Grass. Poste Bergel havis diversajn deĵorojn, i.a. kiel ĵurnalisto de Bayerischer Rundfunk. Inter 1970 kaj 1989 li estis ĉefredaktisto de la gazeto Siebenbürgische Zeitung aperanta en Munkeno. Ekde 1991 li estas kuneldonisto de Südostdeutsche Vierteljahresblätter.

Konvinkoj politikaj redakti

Laŭ propraj eldiroj Bergel estis ŝokita en 1968 de okcidentgermanaj studentoj protestantaj sub komunismaj motoj respektive pri eldonejoj, tribunaloj, lernejoj kun similaj vidpunktoj. Bergel malferme kritikegis la situacion de Homaj rajtoj en Rumanio, aparte koncerne la germanlingvanojn tieajn. Pro tio kelkaj okcidentgermanoj riproĉis al li troan naciemon. La rumania kaŝpolico Securitate daŭre persekutis lin, ankaŭ en germana ekzilo. Kiam li iĝis honora doktoro de la Universitato de Bukareŝto li eksplicite honoritis pro "neŝancela batalo kontraŭ la rumania diktaturo, eĉ post la ekziliĝo". Tiam la universitata rektoro aldonis ke la intervjuoj de Bergel por Radio Libera Eŭropo ofte kuraĝigis la radiaŭskultantojn.

Por Bergel Uestgermanio detruus bazajn poziciojn necesaj por la futuro, ankaŭ koncerne familian politikon. Li laste vivis alterne en Gröbenzell kaj en Italujo. Lia frato estas la direktisto Erich Bergel.

Verkoj redakti

  • Fürst und Lautenschläger (1956)
  • Die Abenteuer des Japps (1958)
  • Rumänien – Porträt einer Nation (1968)
  • Die Rennfüchse (1969)
  • Im Feuerkreis, 10 Erzählungen (1972)
  • Würfelspiele des Lebens : Vier Portraits bedeutender Siebenbürger, Conrad Haas, Johann Martin Honigberger, Paul Richter, Arthur Phleps. München: Meschendörfer, 1972
  • Die Sachsen in Siebenbürgen nach dreißig Jahren Kommunismus, Studie (1975)
  • Der Tanz in Ketten, Roman (1977)
  • Siebenbürgen, Bilder einer europäischen Landschaft (1980)
  • Gestalten und Gewalten, Essays, Aufsätze, Vorträge (1982)
  • Der Tod des Hirten oder Die frühen Lehrmeister (1985)
  • Das Venusherz (1987)
  • … und Weihnacht ist überall (1988)
  • Das Motiv der Freiheit (1988)
  • Zuwendung und Beunruhigung. Anmerkungen eines Unbequemen (1994)
  • Prosa – Lyrik (1995)
  • Erkundungen und Erkennungen. Notizen eines Neugierigen. Essays (1995)
  • Wenn die Adler kommen, romano (trilogio) (1996), handelt von einer Familie in Siebenbürgen.
  • Bukowiner Spuren. Von Dichtern und bildenden Künstlern. Aachen: Rimbaud 2002. ISBN 3-89086-747-2
  • Die Wiederkehr der Wölfe. Langen-Müller, 2006. ISBN 978-3784430522
  • Wegkreuzungen. Dreizehn Lebensbilder. Bamberg: Johannis Reeg Verlag 2009. ISBN 978-3-937320-38-0
  • Am Vorabend des Taifuns. Geschichten aus einem abenteuerlichen Leben. Berlin: Edition Noack & Block 2010. ISBN 978-3-86813-002-7
  • Der schwarze Tänzer. Ausgewählte Gedichte. Berlin: Edition Noack & Block 2012. ISBN 978-3-86813-008-9
  • Das Spiel und das Chaos. Essays und Vorträge. Berlin: Edition Noack & Block 2012. ISBN 978-3-86813-013-3
  • Von Palmen, Wüsten und Basaren. Reisenotizen aus Israel. Berlin: Edition Noack & Block 2013. ISBN 978-3-86813-019-5
  • Europäische Impressionen. Reisebeobachtungen zwischen Klausenburg und Rom. Berlin: Edition Noack & Block 2014. ISBN 978-3-86813-022-5
  • Notizen eines Ruhelosen. Tagesaufzeichnungen 1995 bis 2000. Berlin: Frank & Timme 2014. ISBN 978-3-7329-0088-6
  • Der Tanz in Ketten. Roman. (nova eldono) Berlin: Edition Noack & Block 2015. ISBN 978-3-86813-026-3
  • Wenn die Adler kommen. Roman. (nova eldono) Berlin: Edition Noack & Block 2015. ISBN 978-3-86813-028-7
  • Die Wiederkehr der Wölfe. Roman. (nova eldono) Berlin: Edition Noack & Block 2015. ISBN 978-3-86813-029-4

Honoroj redakti

  • Georg Dehio-Preis für Kultur- und Geisteswissenschaften, Esslingen (1972)
  • Erzählerpreis des Ostdeutschen Kulturrats, Bonn (1972)
  • Stipendiatenpreis der Goethe-Stiftung, Innsbruck/Basel (1972)
  • Bundesverdienstkreuz am Bande (1986)
  • Kulturpreis der Siebenbürger Sachsen, München (1987)
  • Andreas Gryphius-premio, Düsseldorf (1990)
  • A.-Müller-Guttenbrunn-Kulturplakette, München (1995)
  • honora civitaneco de Brașov
  • Honora doktoro en Bukareshto
  • Honora civitano de Râșnov
  • Andreas-Gryphius-premio 2013

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Hans Bergel en la germana Vikipedio.

Literaturo redakti

  • Techniken der Manipulation – tehnici de manipulare. In: Halbjahresschrift – hjs-online, 1. Februar 2013.
  • Georg Herbstritt: Der Kronstädter Schriftstellerprozess 1959 in den Akten der DDR-Staatssicherheit. In: Halbjahresschrift für südosteuropäische Geschichte, Literatur und Politik, 23. Jg., Heft 1–2, 2011, S. 204–208.
  • Michaela Nowotnick: „95 Jahre Haft“. Kronstädter Schriftstellerprozess 1959: Darstellungsformen und Deutungsmuster der Aufarbeitung. In: Halbjahresschrift für südosteuropäische Geschichte, Literatur und Politik, 24. Jg., Heft 1–2, 2012, S. 173–181.
  • Michaela Nowotnick: Die Unentrinnbarkeit der Biographie. Der Roman „Rote Handschuhe“ von Eginald Schlattner als Fallstudie zur rumäniendeutschen Literatur. Böhlau, Köln 2016, ISBN 978-3-412-50344-4.
  • William Totok: Empathie für alle Opfer. Eginald Schlattner, ein Leben in Zeiten diktatorischer Herrschaft. In: Halbjahresschrift für südosteuropäische Geschichte, Literatur und Politik. 24. Jg., Heft 1–2, 2012, S. 181–198.
  • Götz Kubitschek: Die zweifach verlorene Heimat – Ein Briefwechsel mit Hans Bergel. Sezession 56, oktobro 2013, S. 36–41.
  • Klaus Popa: Völkisches Handbuch Südosteuropa. Online-Lexikon völkisch-deutsches Südosteuropa. Buchstabe B. . 28–40 (online Arkivigite je 2017-08-25 per la retarkivo Wayback Machine).
  • Raluca Radulescu: Das literarische Werk Hans Bergels. Frank & Timme, Berlin 2015.

Eksteraj ligiloj redakti