Hans Cornioley

svisa instruisto, idisto kaj kreanto de planlingva variaĵo

Hans Cornioley (1896-1977) estis idisto kaj kreanto de esperantido ide. Li estis instruisto en la Svisa lernejo en Luino (Italio, 1917-1922) kaj Berno (1922-1948). Li studis muzikon, filologion kaj pedagogion en Berna universitato kaj de 1948 ĝis 1958 estis sekretario de la urba lernejdirekto en Berno (ĝis 1959). Pro siaj verkoj pri literatura kritiko li ricevis en 1962 la literaturan premion de urbo Bern kaj la Svisan ĵunaralan libro-premion. Cornioley prezidis multajn Bernajn kaj Svisajn societojn kaj estis konata kiel aŭtoro de diversaj artikoloj, studoj, eseoj kaj kritikoj filologiaj, literaturaj, muzikaj, pedagogiaj kaj psikologiaj. Lia voĉo estis aŭdebla ĉe Radio Bern (Beromünster). Li estis adepto de la moderata minuskuligo de la germana ortografio kaj membro de la estraro (1962-1967) de "Bund für vereinfachte Rechtschreibung" ("Ligo por simpligita ortografio" - de la germana lingvo).

Hans Cornioley
Persona informo
Naskiĝo 1896
Morto 1977
Lingvoj Idogermanaitalaromanĉa
Ŝtataneco Svislando
Okupo
Okupo idisto • instruisto
vdr

Li tradukis ankaŭ de la itala lingvo, instruis Bernan dialekton kaj lingvojn finnan, francan, germanan, italan, rusan kaj romanĉan. Pri tiu ĉi li verkis mem vortaron.

Pro pacifistaj konsideroj kaj lingva intereso Hans Cornioley alproksimiĝis la Esperanto en 1915. Estinte repuŝita de la supersignoj kaj la akuzativo de Esperanto, li serĉis kontakton kun la idistoj, al kiuj li restis dumvive lojala, kvankam li kreis esperantidon Ide. Dum sia restado en Italio (1917-1922) Cornioley asistis la fondon de "Italiana Ido-Societo", kaj post reiri al Svislando li estis "Ido-docero" (ido-instruisto) kaj Ido-konsulo krom prezidanto de la Berna Ido-grupo, prezidanto (1929-1934) kaj sekretario-kasisto (1946-1950) de SULI ("Suisa Uniono di la Linguo Internaciona"), sekretario de la Ido-akademio kaj lingva sekretario de ULI. De 1937 ĝis 1957/1959 li estis prezidanto di ULI. En 1939 li organizis la Ido-kongreson en Sankt Gallen. Danke lian esforton kaj la kunlaboron da alia grava svisa idisto, Jacob Kreis, la ĉefa Ido-revuo "Progreso" povis aperi dum dua mondmilito. Al tiu revuo Cornioley kontribuis per legindaj tekstoj (ekz. '30 yari Ido 1907-1937', n-roj 120 kaj 121/1938) redaktis "Linguala suplemento" ("lingvan suplementon", 1930-aj ĝis 1950-aj jaroj) kaj publikigis enciklopedieton pri la historio de la planlingvoj ("Mikra Enciklopedieto Mondolinguala", en: "Progreso" 120/1938 -3/1948).

Havante bonajn rilatojn kun diversaj institucioj, je 1946 li konvinkis la gvidanton de Svisa Nacia Biblioteko en Bern instali 'mondlingvan arkivon' kaj komencis komponi arkivon. Dum Ido-renkonto en 1961 (la 5-an de aŭgusto) en Zuriko li faris diskurson sub la titolo 'Pri Suisia' (pri Svislando). Pro lia okula malsano la projektita 7-lingva "Ido-vortaro" restis nekompleta (1-a volumo, Berno, Ĝenevo 1965; 2-a volumo samloke 1966; 3-a volumo samloke 1967).

La sinteno de Hans Cornioley koncerne al aliaj planlingvoj, ĉefe kontraŭ Esperanto, estis severa kaj rigida. Li ne hezitis publike montri sian malamon al Esperanto: ekzemple en "Berner Schulblatt" ("berna lerneja cirkulero") de 1928 li polemikis kontraŭ la akuzativo de Esperanto. Lia abomeno al Esperanto atingis tiel altan gradon, ke en 1959 li mem postulis ke oni purigu Idon de ĉiu Esperanta influo.

Eksteraj ligiloj redakti