Hans Haid

aŭstra verkisto

Hans HAID (naskiĝinta la 26-an de februaro 1938 en Längenfeld/Distrikto Imst, mortinta la 5-an de februaro 2019 samdistrikte en Haiming) estis kritikema aŭstra verkisto dialekta, regionhistoriisto kaj montkamparano.

Hans Haid
Persona informo
Naskiĝo 26-an de februaro 1938 (1938-02-26)
en Längenfeld
Morto 5-an de februaro 2019 (2019-02-05) (80-jaraĝa)
en Ötztal-Bahnhof
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Aŭstrio vd
Profesio
Okupo verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Haid estis laborprenanto, postfaris la abiturientan ekzamenon kaj studis poste etnologion kaj arthistorion ĉe la Universitato de Vieno; doktoriĝo tiea fariĝis en la jaro 1974-a per temo pri kutimoj de la hejma tirola Oetztal-valo kaj la influo de fremdultrafiko je la tradiciaj moroj. La lastan tempon li ivis en Soelden-Heiligenkreuz (Venter-valo) en bieno je alteco de 1680 metroj. Haid rangis inter la plej konataj kaj pridisputataj personuloj de la Oetztal-valo. Li estis la edzo de la popolmuzikologistino Gerlinde Haid (1943–2012).

Graveco redakti

Danke al Haid la dialekto de la Oetztal-valo pli respektiĝis kiel ilo de literatura kreiveco. Ĝi enlistiĝis en 2010 kiel nemateria hereditaĵo aŭtria.[1] Multajn jarojn Haid publikigis poeziaĵojn, radidramojn kaj romanojn. Centra temo de li estis la influo de amasturismo je la Alpoj. Peter Turrini nomis Haid, pro ties kritiko antaŭ la aĉa vendado kaj detruo de la hejmregiono, Abraham a Sancta Clara de la alpa regiono. Haid ankaŭ verkis respektive eldonis bildlibrojn kaj priregionhistoriaĵojn reklamante novajn ekonomiajn kaj vivajn manierojn por la Alpoj estontece.

Krom la verkado li ankaŭ fondis kaj iniciatis societojn plurajn kaj organizaĵojn, ekz. Ötztaler Heimatverein und Freilichtmuseum (1964), Internationales Dialektinstitut (1976), Arge Region Kultur (1985), Pro Vita Alpina (laborkolektivo de poralpaj iniciativoj disde Slovenio ĝis Savojo, 1989). Ekde 1995 li helpis evoluigi taŭgajn projektojn de Eŭropa Unio prie (LEADER, Interreg I kaj II), societo sall wöll (tradukite: ekzakte tio bonas).

Honoroj redakti

Publikigitaj aĵoj (elekto) redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. Agentejo pri kulturheredaĵo/UNESCO. Arkivita el la originalo je 2012-09-01. Alirita 2019-02-06.
  2. Anonco ĉe Tiroler Tageszeitung. Arkivita el la originalo je 2016-04-16. Alirita 2019-02-06.