Hans MEMLING (naskiĝis en Seligenstadt ĉ. 1430-1440 – mortis en Bruĝo la 11-an de aŭgusto 1494) estis pentristo origina el la Elektoepiskopujo Majenco (Mainz). Li estas konsiderata kiel unu el la eminentuloj de la malnovnederlanda pentro-arto, konataj kiel la Flandraj Primitivuloj.

Hans Memling
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1435 (1435-01-01)
en Seligenstadt, Elektoepiskopujo Majenco,  Sankta Romia Imperio
Morto 11-an de aŭgusto 1494 (1494-08-11) (59-jaraĝa)
en Bruĝo, Graflando Flandrio,  Reĝlando Francio
Tombo Sint-Gilliskerk Brugge
Lingvoj germana
Ŝtataneco Suda Nederlando • Germanio
Okupo
Okupo pentristo • artisto
Verkoj St John Altarpiece
Masakro de la Senpekuloj
The Last Judgment
Greverade Triptych
Diptych of Maarten Nieuwenhove
Bembo diptych
Tommaso di Folco Portinari (1428–1501); Maria Portinari (Maria Maddalena Baroncelli, born 1456)
Master of the Prado Adoration of the Magi
Portrait of a Man
Portrait of an old man
Portrait of a man of the family Lespinette
Portrait of an Elderly Woman
The Canon Gilles Joye
Portrait of Jacob Obrecht
Portrait of a Man in a Red Hat
Diptych with two donors
Diptych of an aged couple
Christ with singing and music-making Angels
Scenes from the Passion of Christ
Triptych of the Rest on the Flight into Egypt
Triptych of Jan Crabbe
Adoration of the Magi Triptych
Donne Triptych
Moreel Triptych
Virgin and Child with St Anthony the Abbot and a Donor
Madonna of Jacob Floreins
vdr
Sankta Sebastiano de Hans Memling

Biografio redakti

Memling naskiĝis en Seligenstadt ĉe Majno. Lia nomo ankaŭ estas skribita kiel Memlinc, Memlinck, Mamlinc, Memmelinge, Memmeling, Memelingen kaj van Menninghen. Kiel antaŭnomo foje estas menciita Jan. Laŭ lia laborloko li estas menciita kiel 'Hans de Bruĝo'.

Ĉar lia stilo iom similas al tiu de Stefan Lochner, kiu aktivis en kaj ĉirkaŭ Kolonjo, oni supozas ke Memling post restado en Kolonjo venis al la graflando Flandrio antaŭ 1451, la mortojaro de Lochner. Verŝajne li inter 1451 en 1465 ricevis plian instruon en Bruselo ĉe alia majstro de la Flandraj Primitivuloj, Rogier van der Weyden.

Je la 30-a de januaro 1465 Memling estis registrita kiel ĉivitano de Bruĝo, en tiu epoko la ŝatata rezidejo de la burgonja kortego kaj centro de internacia komerco.

En 1467 li iĝis membro de la bruĝa Sankta Luko-Gildo. En 1473 li aliĝis al la prestiĝa Fratrio de Maria de la Neĝo kaj tiel atingis la plej altan statuson kiu eblis por metiisto.

Memling posedis en 1466 unu, kaj en 1486 du ŝtonajn domojn en la Sint-Jorisstraat. Li estis inter la 875 riĉaj bruĝanoj kiuj devis kontribui al la financado de la milito inter Maksimiliano la 1-a kaj Francio. La posta ekonomia krizo ruinigis liajn financojn.

Pri liaj verkoj redakti

Tipe por Memling estas la triangula prezento sur la antaŭa plano, la precizeco de la heraldiko kaj la personoj en pejzaĝo.

La Portreto de Benedetto Portinari el la Uffizi en Florenco, la Triptiko kun la Resurekto el la Louvre en Parizo kaj la Madono kun Donacinto el la Kunsthistorisches Museum en Vieno enhavas elementojn de itala Renesanco, eble ĉar la komisiintoj estis italaj.

Galerio redakti

Literaturo redakti

  • Carlos VAN HOOREWEDER, Hans Memling in het Sint-Janshospitaal Brugge, Brugge, 1994, 47 p.
  • Dirk DE VOS, Hans Memling Catalogus (ekspozicia katalogo 1994), Ludion, 1994, 255 p.
  • Till-Holger BORCHERT, De portretten van Memling, Ludion, 2005, 191 p.

Eksteraj ligiloj redakti