Hans Otto ROTH (naskiĝinta la 29-an de aprilo 1890 en Sighișoara, mortinta en la 1-an de aprilo 1953 en Bukareŝto-Ghencea) estis juristo kaj politikisto rumanuja. Li apartenis al la malplimulto de la transilvaniaj saksoj.

Hans Otto Roth
Persona informo
Naskiĝo 29-an de aprilo 1890 (1890-04-29)
en Sighișoara
Morto 1-an de aprilo 1953 (1953-04-01) (62-jaraĝa)
en Bukareŝto
Lingvoj germanarumana
Ŝtataneco Rumanio
Okupo
Okupo politikisto
vdr

Vivo kaj atingoj redakti

Hans Otto Roth estis la filo de la advokato Karl Roth; lia avo Karl Roth estis ĉefa oficialulo en Sighișoara (Stadthann). Post la frekvento de la bazlernejo surloka kaj de la Monta lernejo (inter 1900 kaj 1908) li studis inter 1908 kaj 1912 jursciencojn en Budapeŝto, Vieno, Berlino kaj Zuriko. En aprilo 1913 li doktoriĝis en Budapeŝto. En la lasta gimnazia jaro li estis estro de la chlamys-portantoj (Rex chlamydatorum), t.e. de la lernantara memorganizo enlerneja Coetus. Inter 1910 kaj 1912 li prezidantis la Ligon de saksaj altlernejanoj. Post doktorecakiro li laboris en 1915 en budapeŝta advokatejo antaŭ ol soldati ĝis 1917. La reston de la milito li redaktistis ĉe "Siebenbürgisch-Deutsches Tageblatt" en Sibiu.

Roth komencis la politikistan karieron post la unuiĝo de Transilvanio kun Rumanio. Estante advokato kaj sekretario de la Centra komitato respektive de la Germana popolkonsilio por Transilvanio li reklamis politikan integrigon de la germanlingvanoj en la novajn politikajn strukturojn. En januaro 1919 li estis unu el la ĉefaj parolantoj dum la Popoltago en Mediaș kaj membro de la Delegacio de la saksa popolo alportonte al la reĝo kaj la registaro en Bukareŝto la Unuiĝdeklaro de Mediaș. Estante ano de la gvida komisiono kvinopula de la Germana-saksa nacia konsilio por Transilvanio li preparis la tagordaron de la Kvara saksa tago en novembro 1919 en sia naskiĝurbo. Por tio li verkis novan Saksan popolstatuton. La saman jaron li elektitis deputito de la parlamento rumania al kiu li membris ĝis 1938. Pro sia longjara parlamentaneco li iĝis senatoro ĝuante renomon grandan kaj inter germanoj kaj inter rumanoj. Jam en 1922 li gvidis la germanlingvan frankcion Deutsche Partei en la parlamento bukareŝta.

Kontraŭe al Rudolf Brandsch, kiu engaĝiĝis por unio kun la Nacia liberala partio (Partidul Național Liberal) de la transilvaniaj rumunoj por realigo de deziroj de la germanlingva etno, Roth pensis ke la germanlingvanoj ne dependiĝu de ununura partio. Ili ĉiam denove strebu kunlabori kun la diversaj registaroj en la rumania ĉefurbo. La pozicio de Roth venkis asekurante al la germanlingva malplimulto aŭtomate certan kvanton da sidoj parlamentaj kaj pronan akcepton de kelkaj postuloj. Tamen multo ne plenumitis; ofte la registaroj tuj post potencakiro ne respektis antaŭe donitajn promesojn kaj koncedojn. Malplimulto-protekto ne estis ilia ĉefa zorgo. Tamen la permeso de la germana lingvo en lernejoj, preĝejoj kaj societoj konsideratis bonaĵo permesonte evoluon relative fruktodonan.

Inter 1921 kaj 1923 Roth prezidantis ĉe Germana teatrosocieto, inter 1928 kaj 1932 ĉe Sibia ĝenerala ŝparkaso, inter 1938 kaj 1942 (vice) ĉe Transilvania elektra societo inter 1939–1941 ĉe la administradkonsilio de la Sibia elektra centralo, inter 1939 kaj 1942 ĉe la adminstradkonsilio de la eldonejo Siebenbürgisch-Deutscher Verlag (kie aperis la taggazeto "Siebenbürgerisch-Deutsches Tageblatt"). Krome Roth ankaŭ eklezie aktivis: en 1927 li estis ĉefa advokato ĝia, inter 1926 kaj 1932 ano de la landa konsistorio kaj inter 1932 kaj 1949 landa eklezikuratoro de la Evangelia eklezio de Aŭgsburga konfeso en Rumanio. Inter 1935 kaj 1948 li advokatis en Bukareŝto. Inter 1931 kaj 1934 li ĉefis ĉe la Ligo de germanaj malplimultoj en Eŭropo.[1] Tiufunkcie li protestis la 15-an de junio 1933 dum aŭdienco ĉe Adolf Hitler kontraŭ la persekuto de germanaj judoj atentigante profete pri damaĝo estonta por germanlingvaj malplimultoj en tuta Eŭropo.

Roth kun ĉagreno kaj naŭzo vidis la kreskantan influon de la nazia movado Erneuerungsbewegung en Rumanio sub la gvido de Fritz Fabritius. Estante sur la kulmino politikista Roth skribis en la 11.9.1939, dekon da tagoj post la eksplodo de la Dua mondmilito en la ĵurnalo Siebenbürgisch-Deutsches Tageblatt pri la devo de la germanlingvanoj en Rumanoj esti kaj germanoj kaj fidelaj anoj de la rumania ŝtato, ankaŭ por plenumi rolon peradan interpopolan.[2]

En la 4.7.1940 Roth iĝu ministro por malplimultoj en la kabineto de Ion Gigurtu, pri kio li rezignis. En interparolo la 8-an de septembro 1940 la nova registarestro Ion Antonescu petis lian ekdeĵoron kiel ministro pri justico. Post malobeo de Roth proponitis la ministreco pri edukado; fine Roth, kiu denove hezitis, havis eĉ la rajton mem decidi la taŭgan ministerion. Vere, post 1938 ekde la diktaturo de reĝo Karlo la 2-a Roth ne plu gravis.

En la 23.11.1940 Rumanio iĝis aliano de Nazia Germanio milite. Tri tagojn antaŭe agnoskitis la Germana etno sub gvido de la nova nazia organizo NSDAP der Deutschen Volksgruppe in Rumänien kiel oficiala societo. Ĝi laboru por la bono kaj la firmigo de la enetna vivo kaj starigu la ĉi-koncerne devigajn leĝojn. Komandanto ĝia iĝis Andreas Schmidt. Schmidt nomis Roth aĉan kritikanton kaj dissplitiganton frenezan. En parolado farita la 28-an de septembro 1943 Schmidt bedaŭris la nekomprenon de la nacisocialisma revolucio fare de Roth malpermesante pluan oficialan etnokoncernan laboron al li.[3] En la citita parolado Schmidt nomis la filon de Hans Otto, Herbert Roth pro ties malvolo ekaniĝi ĉe la armeo rumania por iĝi ano de SS malbravulo kaj perfidulo. Pro tiu ĉi ofendo kaj la patro kaj la filo petis sinjoron Schmidt je duelado; kiel sekundantoj du generaloj rumaniaj el la germana malplimulto transdonis la inviton al Schmidt. Sed tiu ĉi timema viro rifuzis la satisfakcion. Sekve Roth startigis proceson priofendan, kiu finiĝis post la fino de la milito per monpuno kontraŭ la akuzito Schmidt kiu intertempe loĝis en nekonata loko.

Post la Ŝtatrenverso en Rumanio de 1944 kaj la tuje sekvanta rumania ekmaliancano de Germanujo Roth strebis, kune kun aliaj iamaj kunparlamentanoj, transpreni la gvidon de la germanlingvanojn en Rumanio. Li postulegis per konvinkaj vortoj la fidelecon de ĉiuj al la ŝtato rumania. Liaj klopodoj haltigi la kontraŭleĝan deportacion de germanoj je punlaboro en Sovetion ekde januaro 1945 fiaskis.[4] Sekve malpermesitis ĉiuj germanaj organizajoj kaj komunismo ekregis en la lando. Sub la diktaturo de la Rumana Komunista Partio la (laŭdiraj) malnovaj elitoj forigotis kaj politikaj kontraŭuloj senproprietigitis, deportitis aŭ eĉ murditis. Ankaŭ Roth deklaritis malamiko de la popolo kaj arestitis la unuan fojon en printempo 1948 kun sekva internigo en la bukareŝta ministerio pri internaj aferoj por la daŭro de ok semajnoj; konekso estis al proceso kontraŭ sibia ŝparkaso pro laŭdira devizodelikto. En 1952 sekvis la nova malliberiĝo fare de la sekreta servo Securitate. Unu jaron poste Roth mortis en internigejo por politike malŝatitaj personoj en Ghencea pro malbonaj enkarceraj kondiĉoj. Li postlasis du infanojn, Maria Luise kaj Herbert Roth, kaj la vidvinon Paula Roth (fraŭline Copony). La familio pri la morto ne informitis.

Roth havis kontaktojn kun kelkaj elstaraj rezistantoj germanaj kontraŭnaziaj. Inter liaj amikoj kaj konatuloj nombriĝis Hans Bernd von Haeften de la germana ambasado en Bukareŝto, Ulrich von Hassell kaj Carl Friedrich Goerdeler; ili ĉiuj ekzekutitis post la malsukcesa atenco de la 20-a de julio 1944 kontraŭ Hitler. Corneliu Coposu memoris pri la momento de la morto de Roth estante apud li en koncentreja barako.[5] En la 1.1.2003, okaze de la datreveno 50-a mortotaga la deputito kaj eksa estro de DFDR Eberhard-Wolfgang Wittstock faris memorigprelegon pri Roth parlamente.[6]

Referencoj redakti

  1. Sabine Bamberger-Stemmann: Der Europäische Nationalitätenkongress 1925 bis 1938. Herder-Institut, 2000, p. 266.
  2. Es ist unser Schicksal, in gewissem Sinn ein Doppeldasein zu führen. Wir sind Deutsche und wollen Deutsche sein. Wir sind gleichzeitig aber auch Bürger des rumänischen Staates, dem wir treu verbunden sind [...]. Wir dienen mit unserem Wirken in nichtdeutschen Landen einer großen völkerverbindenden Aufgabe [...]. Citite laŭ Michael Kroner.
  3. Sie gehören zu den seltenen Ausnahmen, die im fünften Kriegsjahr die nationalsozialistische Revolution immer noch nicht verstehen wollen. Das offenbart Ihre Haltung gegenüber der Volksgruppe. Es wird Ihnen das Ehrenrecht, völkische Dienste zu leisten, entzogen, womit Sie jeglicher Pflichterfüllung in unserer Volksgruppe enthoben sind. Laŭ Florian Roth: Dr. Hans Otto Roth (1890–1953) – Betrachtungen seines Enkels über den bedeutendsten rumäniendeutschen Politiker des 20. Jahrhunderts
  4. Immo Eberl, Konrad G. Gündisch, Ute Richter, Annemarie Röder, Harald Zimmermann: Die Donauschwaben. Deutsche Siedlung in Südosteuropa. Ekspozicikatalogo, Sigmaringen 1987; 2-a eldono, Sigmaringen 1989, → online
  5. Dr. Hans Otto Roth. Arkivita el la originalo je 2014-05-14. Alirita 2020-07-18.
  6. Ședința Camerei Deputaților din 1 aprilie 2003. Cuvântul domnului deputat Wolfgang Wittstock Arkivigite je 2020-07-18 per la retarkivo Wayback Machine

Literaturo redakti

  • Klaus Popa: Die Rumäniendeutschen zwischen Demokratie und Diktatur. Der politische Nachlass von Hans Otto Roth 1919–1951, Peter Lang Verlag, Frankfurt am Main, 2003, ISBN 978-3-631-50978-4, p. 821
  • Anton Schwob: Roth, Hans Otto. Ĉe: Biographisches Lexikon zur Geschichte Südosteuropas. Band 4. München 1981, p. 57-58
  • Eduard Eisenburger: Volks- und Staatstreu – Hans Otto Roth. Ĉe: Sie erkannten die Zeichen der Zeit, von demselben, Cluj-Napoca (Klausenburg), 1979, p. 205–226
  • Alfred Honig: Dr. Hans Otto Roth +. Ĉe: Südostdeutsche Heimatblätter, Heft 2, 1953, p. 43–46
  • Hans Beyer: Rudolf Brandsch und Hans Otto Roth. Ĉe: Südostdeutsche Vierteljahresblätter, Nr. 14, München, p. 223–228
  • Rudolf Schuller: Letzte Begegnung mit Dr. Hans Otto Roth. Ĉe: Südostdeutsche Vierteljahresblätter, Nr. 24, 1975, p. 308–310
  • Herbert Roth: Kein Jahr war vergeblich. Hinter Stacheldraht und Gittern. 1958–1964. München, 1987, p. 151–158.

Eksteraj ligiloj redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Hans Otto Roth en la germana Vikipedio.