Hans Marsilius PURRMANN (19a de Aprilo, 1880 - 17a de Aprilo 1966) estis germana artisto. Li naskiĝis en Speyer kie li kreskiĝis. Li faris metilernadon kiel scenejpentristo kaj dekoristo de internoj, kaj poste studis en Karlsruhe kaj Munkeno antaŭ iri al Parizo en 1906. Tie li estis studento kaj poste amiko de Henri Matisse kun kiu li muntis pentrartan lernejon. Post 1916 Purrmann loĝis en Berlino kaj Langenargen (Bodenlago), kaj translokiĝis el tie en 1935 por regi la germanartan fondaĵon en Villa Romana en Florenco, Italio. Li loĝis tie ĝis 1943, poste en Montagnola (Svisio). Li mortis en Bazelo. Tipaj el la stilo de Purrmann estas kolorplenaj, sensive pentritaj pejzaĝoj, aĵpentraĵoj kaj portretoj. Estas grandaj kolektoj de liaj verkoj en la Muzeo Langenargen kaj en la Domo Purrmann de Speyer.

Hans Purrmann
Persona informo
Naskiĝo 10-an de aprilo 1880 (1880-04-10)
en Speyer
Morto 17-an de aprilo 1966 (1966-04-17) (86-jaraĝa)
en Bazelo
Tombo Langenargen
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Académie Matisse
Familio
Edz(in)o Mathilde Vollmoeller-Purrmann
Okupo
Okupo artkolektanto • pentristo • skulptisto • grafikartisto • grafikisto • desegnisto • vidartisto • arthistoriisto
vdr
Domo Purrmann en Speyer.

Eksteraj ligiloj redakti