Hans Daniel Charles SIEVERS (naskiĝis la 25-an de februaro 1893 en Hamburgo, mortis la 16-an de februaro 1965 en Kiel) estis germana pedagogo, politikisto de SPD kaj esperantisto. Inter 1927 kaj 1930 li estis ministro pri justico de Brunsvigo.

Hans Sievers
Persona informo
Naskiĝo 25-an de februaro 1893 (1893-02-25)
en Hamburgo
Morto 16-an de februaro 1965 (1965-02-16) (71-jaraĝa)
en Kiel
Lingvoj Esperantogermana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Partio Komunista Partio de GermanioSocialdemokratia Partio de GermanioUnabhängige Sozialdemokratische Partei Deutschlands vd
Profesio
Okupo politikistoesperantisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo kaj verko redakti

Kiel filo de komercisto Sievers vizitis la gimnazion inter 1903 kaj 1908. Poste li sekvis la instruistan seminarion de Braunschweig ĝis 1914. En tiu periodo li lernis Esperanton. De aprilo 1914 ĝis aprilo 1916 li partoprenis en la Unua Mondmilito. Ekde 1916 li laboris kiel instruisto en Deensen, Bad Gandersheim-Heckenbeck, Langelsheim kaj ekde 1919 en Braunschweig. Sievers tiam aliĝis al la partio SPD, transiris en 1919 al USPD, en 1920 al KPD kaj en 1922 reen al SPD.

Ministro de Braunschweig redakti

Sievers estis membro de la ministraro de la ŝtato Braunschweig inter 1920 kaj 1933. De la 22-a de junio 1920 ĝis la 23-a de oktobro 1920 li estis ĝia ministro pri popola edukado kaj inter decembro 1927 ĝis septembro 1930 ministro pri justico kaj popola edukado. En 1928 li kampanjis por la disigo de lernejo kaj eklezio.

Elmigro kaj reveno al Germanio redakti

En 1933 Sievers elmigris al Danio kaj tiel eskapis la inundon de arestoj kaj torturoj de socialdemokrataj ministroj en Braunschweig. Li laboris kiel tradukisto, ĉiĉerono kaj helpanto de germanaj fuĝintoj en Odense. En 1940 li mem fuĝis al Stokholmo, kie li laboris kiel ĵurnalisto kaj ligvoinstruisto. En 1945 li reiris al Danio kaj organizis ĝis en 1948 lernejan instruadon por la tie vivantaj germanaj infanoj de fuĝintoj. Post lia reveno al Germanio Sievers estis direktoro de la ministrejo pri internaj aferoj kaj edukado de Schleswig-Holstein de 1948 ĝis 1957.

Eksteraj ligiloj redakti