Hans Thoma

germana pentristo

Hans THOMA (2a de oktobro 1839 - 7a de novembro 1924) estis germana pentristo.

Hans Thoma
Persona informo
Naskiĝo 2-an de oktobro 1839 (1839-10-02)
en Bernau im Schwarzwald
Morto 7-an de novembro 1924 (1924-11-07) (85-jaraĝa)
en Karlsruhe
Tombo Hauptfriedhof Karlsruhe
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germana Imperiestra RegnoGrandduklando BadenoVajmara Respubliko
Familio
Patrino Rosa Thoma
Frat(in)o Agathe Thoma
Edz(in)o Cella Thoma
Okupo
Okupo pentristo • universitata instruisto • gravuristo • grafikartisto
Verkoj Mother and Child in a Garden
Hercules delivering Hesione
Siesta
vdr

Biografio redakti

Thoma naskiĝis en Bernau im Schwarzwald en la Nigra Arbaro, Germanio. Li ekkarieris kiel pentristo de horloĝoj, kaj en Karlsruhe en 1859 li ricevis instruadon de Johann Wilhelm Schirmer kaj Des Coudres. Poste li studis kaj laboris, iel malsukcese, en Düsseldorf, Parizo, Italio, Munkeno kaj Frankfurto ĉe Majno, ĝis lia reputacio plifirmiĝis kiel rezulto de ekspozicio de trideko da liaj pentraĵoj en Munkeno.

Spite instruadon el nombraj majstroj, lia pentrarto ne montris grandan similon kun la oftaj modernaj tendencoj; ĉefe pro lia simpla vivostilo kiun li sekvis en sia naskoloko kaj lia simpatio al la unuaj germanaj majstroj, kiel ekzemple partikulare Albrecht Altdorfer kaj Lucas Cranach la Maljuna.

Multaj liaj verkoj temas speciale pri aferoj de kristanismo kaj multaj el ili aktuale formas parton de privataj kolektoj en Britio.

Galerio redakti