Hans TROPSCH (1889-1935) estis germana kemiisto kaj esploristo, kiu en la 22-a de julio 1925 (kune kun Franz Fischer [1877-1947]) registris patenton pri kataliza konvertado de karbona unuoksido kaj hidrogeno en pli pezajn hidrokarbonidojn kaj oksigenajn derivaĵojn.[1] La rezulto estis miksaĵo da substancoj kiuj dependis de la agado de la kataliziloj kaj pri la maniero kiel la sintezo estis plenumita. Similaj reakcioj por provizi la mankon de la tiama produktado de nafto estis jam farita de Friedrich Bergius, en 1913, per uzo de premoj kaj kataliziloj. Tiaj esploroj estis ordinaraj tiuepoke pro la manko de fueloj kontraste kun la ĉiam kreskanta energio-bezono. Alt-premaj esploroj estis tiam relative nova agadokampo kaj konstanta defio por la tiamaj kemiistoj.

Hans Tropsch
(1889-1935)
Kune kun Franz Fischer (1877-1947), li disvolvis la Procezon de Fiŝer-Tropŝ, industria metodo pri transformado de miksaĵo de gasaj produktoj (karbona unuoksido kaj hidrogeno) en likvaj hidrokarbonidoj.
Kune kun Franz Fischer (1877-1947), li disvolvis la Procezon de Fiŝer-Tropŝ, industria metodo pri transformado de miksaĵo de gasaj produktoj (karbona unuoksido kaj hidrogeno) en likvaj hidrokarbonidoj.
Persona informo
Naskiĝo 7-a de oktobro 1889
en Planá, Aŭstro-hungara Imperio, nuna Ĉeĥa Respubliko
Morto 8-a de oktobro 1935
en Essen, Germanio
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato de Prago
Instituto pri Terkarbaj esploroj Imperiestro Wilhelmo
Instituto pri Terkarbaj esploroj de Prago
Instituto pri Teknologio de Illinois
Universal Oil Products
Profesio
Okupo kemiisto • universitata instruisto vd
Doktoreca konsilisto Hans Leopold Meyer vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Tropsch studis en la "Germana Universitato Karlo-Ferdinando de Prago" kaj en la "Germana Teknologia Universitato", en Prago inter 1907 kaj 1913. Li ricevis sian doktorecan diplomon el la manoj de Hans Leopold Meyer (1871-1942). Tropsch laboris en tinkturo-fabriko en Mühlheim inter 1916-1917, kaj pli malfrue dum kelkaj monatoj en la "Instituto Imperiestro Vilhemo pri Terkarbo-esploro". Inter 1917 kaj 1920 Tropsch laboris en gudro-distilejo en la kompanio Rütgers, en Niederau, sed li reiris al la "Instituto Imperiestro Vilhemo pri Terkarbo-esploro" en 1920 kaj restis ĝis 1928.

Tie li laboris kun Franz Joseph Emil Fischer (1877-1947) kaj Otto Roelen (1897-1993). Estis dum tiu epoko ke la pioniraj elpensaĵoj de la Procezo Fischer-Tropsch patentiĝis. En 1928, Tropsch iĝis profesoro en la nova instituto pri esploroj de terkarbo, en Prago. Li iom poste akceptis postenon en Usono en la laboratorioj de la "Universal Oil Products" kaj en la "Armour Instituto pri Teknologio", en Ĉikago, en 1931. Pro severa malsano Tropsch reiris al Germanio en 1935, kie li mortis iom post sia alveno al hospitalo en Essen.

Fischer-Tropsch Procezo redakti

Franz Fischer, direktoro de la Instituto Max-Planck por Esploro de Terkarbo, en Mülheim, Germanio, kaj Hans Tropsch, kunlaboranto de Fischer kaj profesoro pri kemio en Prago, Mülheim kaj Ĉikago, Illinois, Usono, malkovris en 1922 katalizan reakcion inter karbona unuoksido kaj hidrogeno, kiuj formas alkanoj kaj alkenoj kun longaj karbonĉenoj. Ĉi-elpenso ebligis al Germanio produkti fuelojn ekde ekzistantaj terkarbaj provizejoj kaj ĉirkaŭ 1938-39 Fischer-Tropsch Instalaĵoj estis establitaj farante uzon de kobaltaj kataliziloj.

La ekspansio de tiu instalaĵoj haltis ĉirkaŭ 1940, sed ekzistantaj instalaĵoj plu funkciis dum la 2-a Mondmilito. Estas grave mencii ke, en 1944, en Japanio tri instalaĵoj Fischer-Tropsch estis en operacio situantaj en terkarbaj provizejoj. Kvankam la procezo estis science grava surbaze de teknikaj sukcesoj, tiu procezo ne sukcesis ekonomie konkuri kun la rafina procezo de la kruda oleo, kiu iĝis pli forta post la 1950-aj jaroj.

Ĉio tio koincidis kun plej grandaj malkovroj de olekampoj en la Mezoriento kaj sekve la prezo de la krudoleo falis. Kvankam nova instalaĵo estis konstruita en Brownsville (Teksaso, Usono) en 1950, la abrupta plialtigo en la prezo de la metano kaŭzis la fermadon de la instalaĵo. Tiamaniere ke, pro la malbona ekonomia situacio, tiu teknologio estis anstataŭita de novaj procezoj kaj la instalaĵoj Fischer-Tropsch ne plu estis konstruitaj.[2]

La procezo Fischer-Tropsch konvertas miksaĵojn de hidrogeno kaj karbona unuoksido en longĉenaj hidrokarbonidoj laŭ la jena reakcio:

nCO + (2n+1)H2 → (CnH2n+2) + nH2O

Verkaro redakti

  • Über die Leitfähigkeit der Amine und Dicarbonsäuren des Pyridins ; 1914
  • Über die Reduktion des kohlenoxyds zu Methan am Eisenkontakt under Druck, Fischer kaj Tropsch, 1923[3]
  • Über die Herstellung sinthetischer Ölgemische (Synthol) durch Aufbau aus Kohlenoxyd und Wasserstoff, Fischer kaj Tropsch, 1923
  • Methanol und Synthol aus Kohlenoxyds als Motorbetreibstoff, 1925
  • Liquid fuels from Water Gas, 1925
  • Die Erodölsynthese bei gewöhnlichem Druck aus den Vergangsprodukten der Kohlen, 1926
  • Über Reduktion und hydrierung des Kohlenoxyds, 1926
  • Über die direketer synthese von Erdöl-Kohlenwasserstoffen bei gewöhnlichem Druck", Fischer kaj Tropsch, 1926
  • Über Einige Eigenschaften der aus Kohlenoxyd bei gewohnlichem Druck Hergestellten Synthetischen Erdöl-Kohlenwasserstoffe, Fischer kaj Tropsch, 1926
  • Über die synthese der Petroleum Kohlenwasserstoffe, 1927
  • Über das Auftreten von Synthol bei Druchführung der Erdölsynthese under druck und über die Synthese hochmolekular Paraffin Kohlenwasswerstoffe aus Wassergas, 1927[4]
  • Zwölf Jahre Kohlenforschung, 1927
  • Entstehung, Veredlung und Verwertung der Kohle ; Berlin, Gebrüder Borntraeger, 1930
  • Kun Robert Kassler (Institito pri Neorganika kaj Analiza Kemio de la Germana Teknologia Universitato de Prago; Instituto pri Esploroj de TerKarbo) : Über einige katalytische Eigenschaften des Rheniums ; in: "Raportoj de la Germana Kemia Societo", 1930
  • Catalytic reactions: lectures ; Armour Institute of Technology, 1931
  • Regarding the synthesis of petroleum hydrocarbons from carbon ; 1931
  • Kun Václav Jelínek: Überführung von Methan in aromatische Kohlenwasserstoffe und Wasserstoff durch therm. Zerfall von CH4 oder CH4-haltigen Gasen ("Transformado de metano en aromajn hidrokarbonidojn kaj hidrogenon per termika malkomponado de CH4 aŭ gasoj enhavantaj CH4"
  • Kun Václav Jelínek: Über die Bestimmung kleiner Mengen leichtsiedener Kohlenwasserstoffe in Gegenwart von Wasser ("Pri la determino de malgrandaj kvantoj da malalt-bolaj hidrokarbonoj en ĉeesto de akvo"

Literaturo redakti

Referencoj redakti